Novaĵoj

Stipendioj por instruontoj en Mazara del Valo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-17 11:03:07

Bv. disvastigi. La alvoko koncernas loĝantojn en EU + Svislando, Norvegio, Islando, Turkio kaj Kroatio. Loĝantoj en Italio ne rajtas kandidatiĝi, laŭ la EU-reguloj Centro por Esperanto kaj Interkulturo – Serĉado de Instruistoj Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazaradelvalo ( Mazara del Vallo, Sicilio ) interkonsentis pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto (CEI) en la ĉeplaĝa sicilia urbo. CEI aktivas ekde januaro 2012 kaj daŭre antaŭenigas multspecan kaj plurnivelan agadon. Fakte, la Centro por Esperanto kaj Interkulturo aranĝas kursojn kaj seminariojn pri interkulturo kaj...

Legi pli...

RAPORTO de edukado.net pri la jaro 2011

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-16 22:00:20

Ni informas ĉiun membron de edukado.net, ke la raporto pri la laboroj kaj finacoj de la jaro 2011 legeblas en la Dosierujo de la retejo. La raporto skize prezentas la plej gravajn paŝojn de la pasinta jaro, la novajn sekciojn kaj planitajn programpaŝojn, kiujn ni en 2012 deziras efektivigi. La dokumento enhavas statistikon, la detalan financan raporton pri nia monsituacio kaj liston de la sponsoroj kaj  donacintoj , kiuj finance helpis nian laboron en la jaro 2011. Niaj monrimedoj sufiĉas fini la planitajn projekterojn kaj pliaj donacoj ebligus al ni...

Legi pli...

VOĈDONU POR PROGRAMERO PRI ESPERANTO EN RIO+20!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-14 13:47:02

En junio okazos en Rio-de-Ĵanejro "Rio+20", t.e. Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluo, ankaŭ nomata Pintkonferenco pri Tero . Ĝia nomo memorigas pri la antaŭa simila konferenco, kiu okazis en la sama urbo en 1992. UEA kaj TEJO, kiuj partoprenos en Rio+20, proponis aldonon de informa leciono pri Esperanto kaj lingvaj rajtoj al ĝia programo. Ankaŭ aliaj Ne-Registaraj Organizaĵoj faris proprajn proponojn. Alvaro Motta el la loka teamo por Rio+20 rakontas, ke teamo de Unuiĝintaj Nacioj juĝos, kiuj el ili estos akceptitaj en la...

Legi pli...

Alvoko de Renato Corsetti pri la jubilea jaro 125-a

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-12 00:53:58

Pri la jubilea jaro 125-a: alvoko al ĉiuj membroj de www.edukado.net Ĉi-jare en 2012 Esperanto, la plej juna lingvo de la mondo, iĝas 125-jara. Ni fieras pri la atingitaj rezultoj, kiuj portis ĝin de projekto al vera lingvo parolata de larĝa komunumo en la mondo. Tamen ni ne estas tre kontentaj pri la nuna situacio, kiom ajn bele ĝi aspektas. Ni volas ke Esperanto estu pli agnoskata de la popoloj kaj de la instancoj, kiuj nun konsideras nin, en la plej favora okazo, malpraktikaj revantoj, ĉar de jarmiloj la lingvo de...

Legi pli...

Civitanoj de la mondo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-03-08 10:38:17

DESEGNO-KONKURSO POR INFANOJ: "CIVITANOJ DE LA MONDO" Kadre de la 125 jariĝo de la publikiĝo de la unua libro en Esperanto kaj 20 datreveno de nia infanĝardeno ni organizas konkurson. Temo: Civitanoj de la mondo Aĝo: kategorio A: 5-7 jaruloj kaj kategorio B: 8-10 jaruloj Tekniko: Libera Formato: A4 Limdato por sendi leterojn: fino de marto 2012 Noto: La desegnon akompanu unu-dufraza komento pri via opinio pri propra mondcivitaneco Sendu ĝin al: Grazyna Szubryczynska Adreso: Przedszkole "Kangurek", ul. Rakowicza 3, ...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.