Novaĵoj

Fine aperis PIV en la reto

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-03 23:12:30

                    Ekde nun vi povas serĉi vortojn en la reta versio de PIV. Necesas nur registriĝi, sed la servo estas senpaga.   Pri la projekto kaj laboro legu la artikolon en Libera Folio.  Vidu kaj ekuzu  http://vortaro.net/ ...

Legi pli...

Propedeŭtika rolo de Esperanto en Galivo

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-03 17:40:20

  PROPEDEŬTIKA ROLO DE ESPERANTO EN GALIVO estas la ĉeftemo de la ĉi-jara Eŭropa Esperanto-Kongreso en Irlanda urbo Galway (Galivo). Kvankam la oficiala ĉeftemo estas “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli”, la organizantoj atentis ke la partoprenantoj povu unualoke ekscii ĉion gravan pri la propedeŭtika rolo de Esperanto. Tial rekte pri la temo parolos spertuloj kiuj agis kaj praktike kaj science pri Esperanto-instruado cele al pli efika posta lernado de aliaj fremdlingvoj. Vi povos aŭskulti prelegojn de Zlatko Tišljar pri la eksperimento efektivigita en...

Legi pli...

Forpasis Josef Ŝemer

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-30 00:32:07

Kun trista koro mi informas vin ke la  29an de marto forpasis nia aktiva membro kaj subtenanto Josef Ŝemer (61). La internacie konata kaj ŝatata Josi estis unu el la pilieroj de la israela movado dum pli ol kvar jardekoj. Li estis longjara redaktoro de la revuo "Israela Esperantisto", antaŭa prezidanto de ELI kaj nun ĝia sekretario kaj kasisto. Dum multaj jaroj kaj ĝis nun li senlace gvidis la Tel-Avivan klubon kaj estis UEA-delegito en Tel Avivo. Ni ne plu renkontos lin dum la universalaj kongresoj, ne plu legos...

Legi pli...

Amikiĝu kun viaj falsaj amikoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 18:46:24

Ĉu vi havas malfacilaĵojn memori la diferencon inter vortoj kiel impoŝto-imposto, mielo-mjelo, deserto-dezerto? Nia aktiva membro  Przemysław Wierzbowski de kelka tempo publikigas en Facebook bildigitan serion pri tiuj falsaj amikoj.  Kun lia konsento ankaŭ edukado.net rajtas aperigi la erojn de la kolekto, eĉ planas krei kartan version, se videblos en la reagoj kaj opinioj sufiĉa intereso pri la materialo. Se vi volas esti informita pri la novaj aldonoj en la...

Legi pli...

Hieraŭ vendiĝis la lasta tortopeco

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-03-18 07:40:31

Ni kun granda ĝojo informas ĉiujn membrojn, ke la 17an de marto 2012  ni vendis la lastan pecon de la Jubilea torto .  Koran dankon por ĉiuj, kiuj kunmanĝis . Por tiuj, kiuj mistrafis tiun eblon kaj deziras kunfrandumi en la jubilea jaro ni bakis novajn desertojn .  Nia jarraporto legeblas en la DOSIERUJO .

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.