Novaĵoj

Ni havas 1000 ŝatantojn!

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-09 13:19:18

    La 9an de aprilo, frumatene la paĝo de  edukado.net ĉe fejsbuk  ekhavis la 1000an ŝatanton.  La jubilea favoranto estis Omar Salcedo Oliva el Kolombio. Dankon al ĉiuj, kiuj sekvas nian agadon. Ek al la  2500a membro de la paĝaro . Ankaŭ tiu momento baldaŭ alvenos. 

Legi pli...

Salutojn al la unujara MUZAIKO

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-06 21:50:14

Ni tutkore gratulas al la entuziasma teamo de la retradio, kiu kun juneca elano kaj diligenta laboro vigligas nian movadon. Kuraĝe antaŭen!  Bedaŭrinde ĝuste hodiaŭ oni faras kontrollaborojn ĉe la ĉefelsendanto, tial por aŭskulti la elsendo klaku ĉi tien.  

Legi pli...

Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1)

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-06 09:50:22

                            Ni atentigas vin pri interesa artikolo, aperinta en Ondo / la 28an de marto 1012. Sub la artikolo disvolviĝas interesa diskuto, eblas partopreni. 

Legi pli...

Belajn paskofestojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-04-05 10:37:37

                                         *         *          * Al ĉiuj niaj membroj ni deziras agrablajn paskajn festotagojn kaj belan printempon. Por ekscii informojn pri la paskaj kutimoj kaj ekzerci vin en la lingvo jen ligo al niaj ekzercoj kaj materialoj pri PASKO . 

Legi pli...

Nova lernolibro por tajvanaj lernantoj

Kategorio: Movado; Dato: 2012-04-04 15:57:31

Okaze de la kampanjo 125 en Tajvano aperas nova lernolibro por studi Esperanton. Ĝi estas traduko de la populara libro verkita de Stano Marček. Oni en Tajvano antaŭe uzis la ĉinan version de la sama libro, sed ĉar en Tajvano la skribo estas ne tute sama kiel la ĉina kiu uzas simpligitajn ideogramojn kauzis al multaj malfacilaĵojn legi la ĉinan version. Tajvanaj esperantistoj decidis traduki la lernilon al tradicia ĉina lingvo. Tiun tradukon faris S-ino Ingrid Chuang, kiu delonge instruas Esperanton ofte kune kun Reza Kheirkhah en diversaj lernejoj....

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.