Novaĵoj

Se septembro, tiam Poznanen!

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-26 12:50:28

Por tiuj, kiuj studas ĉe la interlingvistika fako de UAM (Universitato Adam Mickiewicz), la tria semajno de septembro signifas surlokan sesion en Poznano, tiujn, kiuj volas sperti riĉan internacian kulturan programon dum la semajnfino, Arkones (jam la 28-a!) allogas. Ĉe la Interlingvistikaj Studoj de UAM komenciĝis la 15-a studjaro: la dua jaro de la 5-a grupo. La persistaj partoprenantoj alvenis el pluraj landoj (Hungario, Svislando, Germanio, Rusio, triopo el Pollando kaj kvaropo el Brazilo). Kiel kutime okazis 4 kursoj: pri interlingvistiko prelegis Vera Barandovska (al kiu la grupo gratulis pro ŝia jubileo) Istvan...

Legi pli...

Eŭropa Tago de Lingvoj - Raporto el Slovakio

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-25 10:37:24

Morgaŭ estos la Eŭropa Tago de Lingvoj al kies festado ni plurfoje alvokis vin .  Laŭ la paĝaro eventolisto okazos preskaŭ 500 anoncitaj programoj , kaj inter ili videblas dek, kiuj rilatas al Esperanto. Kvar programoj en Francio, po unu en Aŭstrio, Danio, Nederlando, Slovakio, Slovenio kaj tutmonde tra nia paĝaro . Ni gratulas al tiuj kolegoj, kiuj aliĝis al la kampanjo kaj anocis siajn programojn. Registri pliajn okazaĵojn, ligitajn al la evento kaj efektivigotaj ĝis la fino de oktobro...

Legi pli...

Festoj ĉirkaŭ la KER-atestiloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-14 10:53:05

Ni alvenis al la lastaj eventoj de la Tutmonda KER-ekzameno .  Ĉiuj dokumentoj estas forsenditaj, transdonitaj kaj la organizantoj nuntempe okazigas diversajn festojn por transdoni la atestilojn.  Multaj ricevis sian dokumenton jam en Hanojo kaj en Mazara del Vallo dum la tieaj kongresoj.  En Tuluzo oni festmanĝis honore al la intelekta kleriĝo.  En Limoĝo Zamenhof mem liveris la dokumentojn kaj pri la evento raportis loka ĵurnalo. JoMo transprenis sian atestilon fine de sia koncerto en Mazara del Vallo, dum la...

Legi pli...

Kion vi povas fari por la TAGO de LINGVOJ?

Kategorio: Edukado; Dato: 2012-09-11 23:54:59

Estas nur du semajnoj ĝis la 26a de septembro, la Eŭropa Tago de Lingvoj . Festi la plurlingvecon, okupiĝi pri lingvolernado estas vere io, kion ni, esperantistoj, opinias NIA AFERO , kaj tiel la festo estas ankaŭ NIA FESTO . Ĝis nun nur 5 registritaj Esperanto-aranĝoj troviĝas sur la paĝaro de la organizantoj, filialo de la Konsilio de Eŭropo. La malgranda interesiĝo flanke de esperantistoj ĉi-jare malhelpis atingi, ke ankaŭ Esperanto aperu inter la klariglingvoj de ilia paĝaro....

Legi pli...

Esperanto-sukcesoj ĉe TATOEBA

Kategorio: Movado; Dato: 2012-09-05 17:52:08

Okaze de la Tago de la lingvoj ni proponas priatenti la laŭdindajn laboron kaj rezultojn de esperantistoj sur la paĝaro TATOEBA   Vi tie trovos plurlingvan frazaron. Vi tuj rimarkos la Esperantan flagon dekstre sur la ĉefpaĝo. Ĝi estas en la dua loko inter pli ol cent lingvoj. La nombro de enretaj personoj troviĝas tute malsupre de la paĝo. Tre ofte pli ol cent vizitantoj el la tuta mondo samtempe vizitas la retejon. Tiel ĉiuj vidas, ke Esperanto ekzistas, vivas kaj prosperas! Jen fakte tute...

Legi pli...

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.