Novaĵoj

Enketo pri lerniloj

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-07-04 10:19:11

  Estimataj Kolegoj, Edukado.net lanĉis enketon pri la lerniloj, kiujn oni uzas nuntempe por INSTRUI Esperanton. Do, ni nun demandas NUR  instruistojn . Ni scivolas pri tio, kiuj lerniloj (libroj kaj aliaj materialoj) estas la plej popularaj kaj kial.   La eksplicitaj demandoj rilatas principe al internacie uzataj lerniloj, sed estas eblo listigi...

Legi pli...

Prelegoj kaj seminario pri la Manlibro

Kategorio: Edukado; Dato: 2021-05-03 09:33:52

En decembro 2020 aperis la 4a eldono de la Manlibro pri instruado de Esperanto . Ĝi estas reredaktita, ampleksigita kaj enhavas multajn novajn informojn pri la evoluo de lingvolernigaj novaĵoj de la lasta jardeko.  Nun ni lanĉis novan sekcion en edukado.net, dediĉitan nur por la Manlibro kaj koncernaj informoj, aldonaĵoj. En tiu paĝo vi povas legi ankaŭ pri la rilata, nun organizata somera evento.  Por ke la aĉetintoj pli bone komprenu la libron, havu helpon trastudi ĝin, kompreni kaj bone utiligi ĝin,...

Legi pli...

Forpasis Andrzej Pettyn

Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-24 13:07:07

   Kun granda malĝojo ni informas la membrojn de edukado.net ke la 23an de aprilo 2021 en la pola urbo Milanówek, post longa malsano forpasis konata esperantisto, plurjardeka kunlaborinto de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio kaj aŭtoro de plurdekoj da Esperanto-lerniloj  Andrzej Pettyn (1938-2021)  .  Prezenton de lia vivo vi povas legi en nia Panteono kie ni bonvenigas ankaŭ viajn memoraĵojn pri li.  Sincerajn kondolencojn al la edzino Hanna, familianoj,...

Legi pli...

Partoprenu la UNESKO-enketon pri edukado

Kategorio: Movado; Dato: 2021-04-12 22:19:30

                  UNESKO UNUAFOJE FARAS ENKETON PER ESPERANTO - UEA ALVOKAS ĈIUJN ESPERANTISTOJN PARTOPRENI La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan...

Legi pli...

Nova studgrupo pri Interlingvistiko startos en septembro

Kategorio: Movado; Dato: 2021-03-31 19:42:59

http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/index.html             La Adam Mickiewicz Universitato (AMU) en Poznano, unu el la plej signifaj polaj universitatoj, ofertas tri-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko kaj esperantologio. La internacia kursaro okazas en la Etnolingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Tomasz Chmielik, Nicolau Dols, István...

Legi pli...

1 ... 7 8 9 10 11 12 13 14 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.