Novaĵoj

Naskiĝtaga festo en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-12-14 20:20:59

Antaŭ 9 jaroj, la 15an de decembro 2001 estis lanĉita la unua versio de nia retejo.

La 3an de oktobro, danke al ĉ. 250 subtenantoj kaj mondonacintoj ni lanĉis la tutnovan version de la paĝaro. Kvankam ĝia finkonstruado ankoraŭ daŭros dum kelkaj monatoj, baze ni jam povas liveri ĉiujn gravajn servojn.

La retejo momente havas iom pli ol 2400 membrojn el 110 landoj. El inter ili ĉ. 1800 realiĝis aŭ havas aktivan statuson. La revenon de la aliaj membroj ni ankoraŭ atendas.

La 660 ekzercoj kaj kursmaterialoj, 430 detale prezentitaj libroj kaj instruiloj, cento da artikoloj, dudeko da temoj en la forumo kaj multaj aliaj servoj atendas la viziton de laboremaj instruantoj kaj lernemuloj de la internacia lingvo.

Sed festi sole ne estas amuze. Tial por la naskiĝtaga festo ni pretigis surprizon por vi kaj invitas ĉiun interesiĝanton al kunfestado.

Kunfestado ne de ni mem, sed de la instruado de Esperanto, de la instruistoj de la internacia lingvo.

Ekde nun ĉiun jaron dum la naskiĝtago de la paĝaro ni prezentas al vi kelkajn Esperanto-instruistojn, kiuj laŭ nia takso multon faris por la disvastigo de la lingvo, instruante, verkante lernilojn aŭ alimaniere.

Ilian prezenton kun fotoj ni lokas en nian Panteonon, kie ni omaĝas samtempe ankaŭ al la jam forpasintaj kolegoj.

En la unua jaro la listo de la honoratoj estas iom longa, sed tamen ne tiom ampleksa kiom ni celis antaŭ kelkaj monatoj. Ni festos nun nur 23 kolegojn, kaj tiuj pri kiuj ni ne suckesis akiri sufiĉan materialon devas atendi ĝis la sekva jaro, kiam la premiado okazos laŭ viaj proponoj kaj voĉdonoj, kiujn ni atendas en la koncerna parto de nia forumo.

Kaj nun bonvolu veni kaj rigardi kiujn kolegojn ni salutas en la unua Panteona jaro.

Ni kreis spacon por viaj gratuloj, personaj mesaĝoj kaj rememoraĵoj sub ĉies prezento.

Bonvolu uzi la eblon por lasi komenton.

En festetoso kaj tutkontente pro la feliĉo labori kaj servi vin helpe de la nova retejo salutas ĉiujn en la nomo de la teamo kaj la estaro de la Edukado.net Fondaĵo:
Katalin Kováts, redaktoro kaj prezidanto

Jen la ligo al la ĉi-jare festataj meritplenaj pedagogoj.

Du gravaj premioj aljuĝitaj al polaj esperantistinoj Al la listo Ekzamenoj por blinduloj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.