Novaĵoj

Enketo pri la RSS-fluo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-11-22 15:47:50

Estimataj membroj,

En la konstrufazo de la paĝaro edukado.net ni alvenis al paŝo, kiam antaŭ ol mendi kreadon de iu servo mi devas enketi pri viaj uz-kutimoj kaj preferoj.

Temas pri la RSS-fluo, pere de kiu oni povas facile kaj sen retmesaĝoj simple en la retumilo sekvi la laboron de la paĝaro, vidi kiuj estas la novaj, laste aldonitaj materialoj.

Ni jam konstruis kaj lanĉis la pli tradician abon-sistemon pri la novaĵoj, kiu bone funkcias. Bedaŭrinde mi tamen rimarkas, ke ne multaj profitas el tiu eblo, t.e. ĝis nun nur kelkcent personoj mendis iun abon-pakaĵon. Se vi pretervidis la koncernan novaĵon kaj peton, jen ĉi tie vi povas legi pri ĝi.

La nunaj demandoj estas:

  • Ĉu vi konas la funkcion de la RSS-fluo?
  • Ĉ vi uzas ĝin ĉe aliaj paĝaroj?
  • Ĉu apud aŭ anstataŭ la abonsistemo vi ŝatus havi en edukado.net (ankaŭ) tiun servon ?

Mi konstruigos ĝin nur se montriĝos sufiĉe da interesiĝantoj.

Viajn respondojn kaj komentojn bonvolu lasi ĉe la koncerna parto de la Forumo.

Antaŭdankon, salute, Katalin Kováts, redaktoro

Popolnombrado: Kiom da Esperanto-parolantoj? Al la listo KER-ekzameno ankaŭ en la Centra Oficejo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.