Novaĵoj

Dudek du novaj eminentuloj en la Panteono

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-12-14 18:41:42

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Kiel kutime ankaŭ ĉi-jare ni premie prezentas al vi honorplenajn esperantistojn, kiuj multon faris por la instruado kaj disvastigo de Esperanto. Ni premias lingvoinstruistojn, lingvopolitikajn aktivulojn, organizantojn de kursoj, stabanojn de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan kaj aliajn elstarajn agantojn por nia kara lingvo, Esperanto. La 21 novaj panteonanoj mem verkis pri si prezentojn, kelkfoje tro modeste, kelkfoje babileme, ĉiu laŭ siaj stilo kaj prefero. Legantoj de la vivresumoj povos malkovri imitendajn agadojn, ĝis nun nesciitajn aŭ delonge forgesitajn aferojn, kaj certe povos kapklini antaŭ tiuj eminentuloj. La Panteono ne nur honoras siajn membrojn, sed ankaŭ donas okazon kaj eblon omaĝi, danki, memori pri ili. La liston de la personoj vi trovas ĉi-sube kaj povos atingi la prezentojn klakante aparte al la dezirataj nomoj kaj vi povas postlasi komenton, pri kiu la koncernuloj, se estas membroj de edukado.net, tuj ricevas mesaĝon.  

La redaktoro de edukado.net Katalin Kovats kaj la kunredaktoro de la prezentoj Robert Bogenschneider kore gratulas al ĉiu nova panteonano kaj deziras al ili feliĉon, bonan sanon kaj pluan sukcesoplenan agadon por Esperanto. 

Jen la premiitoj:

Leciono por diplomatoj dum la Zamenhof-festo Al la listo Puzlo-donacoj en la Zamenhofa jaro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.