Novaĵoj

Ni trovu la plej bonajn Esperanto-lernilojn

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-11-20 22:54:09

Dum la ILEI-kongreso en Busan, Sud-Koreio, en somero 2017, Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net, proponis formi laborgrupon, kiu, post vasta enketado kaj profundaj analizoj, kompilos liston de la plej bonaj kaj konsilataj lerniloj de Esperanto. Per tiu listo ni intencas helpi al instruantoj kaj lernantoj orienti sin inter la plurcent akireblaj lerniloj. Aliflanke ni volas indiki ankaŭ al la spertaj kolegoj novajn, por ili nekonatajn, valoraĵojn. 

La laborgrupon gvidas Katalin Kovats, kiu nun turnas sin al la membroj de edukado.net kun la sekvaj petoj:

Bonvolu viziti nian KATALOGON (en la BIBLIOTEKO) kaj serĉi tie la librojn, kiujn vi konas, uzis aŭ uzas kaj pri kiuj vi havas spertojn. Lasu komenton sub la libroj, esprimu vian opinion, menciante la bonajn kaj eventuale la malbonajn flankojn de la lerniloj. Bonvolu nepre mencii en via komento, ĉu vi uzis la lernilon kiel instruanto aŭ kiel lernanto. Ne forgesu taksi la lernilon per aldono de steloj inter 1 kaj 5, kio helpas nin vidi la ĝeneralan takson. Normale 5 stelojn donu nur al tiu lernilo, kiun vi proponas aldoni al la listo de la plej bonaj lerniloj. 

Se vi ne trovas la lernilon, kiun vi volas konsili por la listo aŭ kiun vi uzas kaj dezirus priopinii, bonvolu lasi komenton pri tio en la koncerna fadeno de nia FORUMO. Menciu la aŭtoron kaj la titolon de la libro.

Se vi povus donaci al la Katalogo ekzempleron de la lernilo aŭ helpi al ni akiri ĝin, bonvolu ankaŭ tion indiki en via komento. 

Ni antaŭdankas ĉiun, kiu per opinioj helpas nin kompili tiun liston. 

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net 

Ĉina universitato serĉas volontulojn por instrui la anglan kaj Esperanton Al la listo Trejniĝu intense, rete kaj ĉeeste

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.