Novaĵoj

Lingvokurso kaj trejnado kadre de ERASMUS+

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-12 19:40:26

En la lasta semajno de septembro 2017 Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge gvidis unusemajnan programon en la germana urbeto Herzberg-Sieber. 

La lingvokurso por komencintoj kaj instruista trejnado por progresantoj estis aranĝita kiel dua ŝtupo de dujara programo ERASMUS+, organizita de Halina Komar, Pollando, kun la partopreno de slovaka kaj germana partneroj. La ĉefa celo de la programo estas trejni Esperanto-aktivulojn, organizontojn de programoj kaj renkontiĝoj, gvidontojn de studgrupoj. La 12-15 partoprenantoj estis je diversaj niveloj, unu el iliaj entreprenitaj celoj estas trapasi KER-ekzamenon en somero 2018. 

Direkte al la celoj la partoprenantoj laboris en du studgrupoj. Sylvain per amuzaj aktivaĵoj instruis al la kursanoj Esperanton, ekzercigis al ili tiklajn gramatikaĵojn kaj okazigis parolrondojn. Ilia baza materialo nun, en Sieber, estis la libreto La Krimo de Katrina kaj la alkreita ekzercaro Detektivu... . La partoprenantoj ŝatis la simplajn legaĵojn, la ekzercojn kaj la aktivaĵojn, kiuj elkreskis el la rakonto de Sten Johansson. Kvankam la lingvonivelo estis nur B1 oni sukcesis vigle pridiskuti moralajn demandojn, amindumi, eĉ inventi diversajn manierojn por la krimo de Katrina.  

La progresantoj daŭrigis sian trejnadon, komencitan jam en 2017 en Poznan. Post la reta laboro dum la pasintaj 12 monatoj nun ili havis teoriajn metodikajn temojn,  detale traktis la manierojn efike instrui leksikon, kaj la projektanoj prezentis modellecionojn en kiuj ni lernis po 15 vortojn en "ŝoklingvoj" nome en la hispana kaj en la vilamovica”. Uzo de edukado.net, ekkono de la riĉa kaj helpa kolekto de materialoj, trejnado de geonkloj por Ekparolu! estis en la programo. La grupanoj gvidis ankaŭ lernrondetojn, kadre de kiuj ili okupiĝis pri la membroj de la alia grupo. La progresantoj provis kompili ankaŭ prezentomaterialon, kiun la polaj partoprenantoj planis uzi dum sia baldaŭa lerneja varbleciono.  

La projektanoj vizitis ankaŭ la najbaran Esperanto-urbon kaj estis gastigitaj de la Internacia Centro de Herzberg, reprezentita de Peter Zilvar kaj Zsofia Korody. Amuzaj vesperaj programoj donis agrablan finon de la laborplenaj tagoj. 

La tria, lasta renkontiĝo estos en somero 2018, kadre de la studsemajno SES en Slovakio, kie okazos ankaŭ la KER-ekzamenoj, kiujn la projektanoj planas trapasi je diversaj niveloj. Ĝis tiam tamen restos ankoraŭ multo farenda, la partoprenantoj daŭrigos siajn studojn en la reta studejo de Edukado.net. 

Fotoj pri la dua en Sieber vi povas trovi klakante al la urbonomoj. 

Forpasis nia kunlaborinto Nguyen Xuan Thu Al la listo Kie okazu KER-ekzamenoj en 2018?

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.