Novaĵoj

Kie okazu KER-ekzamenoj en 2018?

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-10-11 18:07:19

La Ekzamena Komisiono de UEA nun pretigas sian KER-kalendaron por la jaro 2018. 

Krom kelkaj fiksaj kaj regulaj sesioj, kiel tiuj dum la Universala Kongreso kaj dum la Tutmonda Ekzamentago estas ebloj okazigi kelkajn aliajn sesiojn. Organizantoj de landaj kongresoj aŭ aliaj gravaj kaj multnombraj eventoj povas nun peti propran sesion, kondiĉe ke antaŭvideblas almenaŭ 10 kandidatoj. 

Se vi havas malpli da ekzameniĝontoj alia eblo estas peti sesion por dato, kiam jam en alia loko estas sesio. Tio signifas, ke eblos partneriĝi kaj samtempe kun aliaj lokoj organizi malgrandan sesion. 

La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci vian intencon por tio vi trovas sur la paĝo de la ekzamenorganizantoj.

Post la ricevo de plenigita pet-formularo ni kontrolas la kondiĉojn kaj kiam la decido estas pozitiva, ni lanĉas la sesion kaj eblos komenci la aligojn de la kandidatoj.

Aliĝilojn por la jam aprobitaj sesioj vi trovas ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj. Bonvolu ne lasi la petojn kaj aliĝojn al la lasta minuto.

Ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj vi povas trovi ĉe la ekzamenpaĝo kaj en ties subpaĝoj

Se vi havas demandon aŭ bezonas helpon por decidi, bv. kontakti Katalin Kovats.

Lingvokurso kaj trejnado kadre de ERASMUS+ Al la listo Novaj trejnitaj instruistoj el Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.