Novaĵoj

Raporto pri la somera laboro: Raleigh (US)

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-08-07 23:04:14

Post longa somera aktivado venis tempo raporti al vi pri la faritaj laboroj. Mi antaŭvidis, ke pro la densa programo mankos tempo kaj energio regule raporti, bedaŭrinde tiel okazis.  
Nun via redaktoro denove estas ĉe sia komputilo kaj almenaŭ dum unu monato dediĉos sin nur al la paĝara laboro. 

Verdire ankaŭ dum la pasintaj semajnoj la aktivadoj, ĉeestaj kursoj, seminarioj, trejnadoj kaj prelegoj pasis ĉirkaŭ edukado.net, ni uzis la paĝarajn materialojn, diskonigis ties valoraĵojn, akiris novajn membrojn kaj uzantojn. 

Nia unua agado disvolviĝis en la usona urbo Raleigh. La unua programo estis la usona landa kongreso, kie mi, Katalin, devintus havi plurajn prelegojn kaj programojn, sed pro 36-hora malfruo de mia flugo (mi neniam plu vojaĝos per United Airlines kiam mi devas atingi gravan programon) mia kongresa agado reduktiĝis nur je la preparo kaj okazigo de KER-ekzamenoj kaj bankeda festparolado pri la defioj, kiujn usonanoj devas alfronti por inde kaj efike reagi al la ondo de Esperanto-lernantoj kiujn Duolingo povus liveri al la movado.
Kvankam antaŭ la kongreso estis nur 4 aliĝintoj al la KER-sesio, fine submetiĝis al la ekzamenado 9 personoj, inter ili ankaŭ Humphrey Tonkin. 

Post la kongreso tuj komenciĝis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), kie mi mem gvidis la progresantan grupon, Sylvain instruis Esperanton por la mezniveluloj kaj ankaŭ nia filo, Marteno, partoprenis helpante en la instrulaboro, sed precipe babiligante la kursanojn.
Kvankam por mi mem estis jam la 7a fojo instrui dum NASK, en tiu ĉi jaro mi havis la plej multnombran grupon kaj inter la 30 personoj troviĝis pli ol deko da vere spertaj kaj kvazaŭ veteranaj esperantistoj. Estis vera defio laborigi ilin. Estis aparta ĝojo, ke kvar personoj el la estraro, inklude la novan direktoron de ESF, nia ĉefsponsoro, partoprenis la kurson. En la 8-taga kursaro ni traktis la temon de memtaksado kaj ekzamenoj, ekkonis pli profunde la paĝaron edukado.net kaj pere de serĉ-konkurso la kursanoj devis trovi informojn en la retejo. La plej sukcesaj fine ricevis premiojn.

Ĉar unu el la ĉeftemoj estis efika informado kaj varbado, ni retroiris en la historion kaj rigardis kiel agadis Andreo Cseh kaj la Cseh-instruistoj inter la 30-aj kaj 60-aj jaroj. Por tiu historia vojaĝo ni disponis pri la tuta jarkolektaro de La Praktiko, fama gazeto, redaktita ĉefe de Andreo Cseh.
Ni ne nur serioze studis la historian periodon, sed ankaŭ kolektis amuzaĵojn, anoncojn. Pluraj el la grupo esprimis sian kontentecon pri la eblo vidi, tuŝi, legi tiujn malnovajn revuojn kaj ekkoni gravan periodon de la movado.
Krom lingvaj kaj gramatikaj ekzercoj, ni traktis ankaŭ kelkajn metodikajn demandojn, sed laboris ĉefe en kvin laborgrupoj. La kursanoj, laŭ propraj intereskampoj kunagadis ĉu kreante novajn demandojn por la ludo RISKO, ĉu okupiĝante pri literaturo aŭ pri metodikaj demandoj. Aktiva grupo (kun kelkaj el la estraro de la usona landa asocio) ellaboris konkretajn agadpaŝojn por la usona movado, aliaj provis trovi interesajn Esperanto-lokojn en la mondo por nova mondvojaĝiga kursprojekto.
Fine de la kursosemajno la laborgrupoj prezentis unu al la aliaj sian laboron kaj ni okazigis ankaŭ vivan RISKO-ludon.

Por la tuta kursaro ni kun Sylvain prezentis ankaŭ la Ekparolu-programon, kreinte novan epizodon por nia trejnfilmserio, kiu kompreneble baziĝis je la vortludo kun NASK kaj nasko.
La semajno finiĝis per bonetosa KER-ekzameno, kiun partoprenis 12 personoj, ĉefe en la nivelo C1. Por Duncan Charters kaj Katalin estis vera plezuro okazigi la parolajn ekzamenojn kaj ekkoni iom pli bone tiom da interesaj homoj. Povas esti ke el inter la kursanoj kelkaj ekstudos en Poznan, en la Interlingvistikaj Studoj.
NASK estis bona sperto ankaŭ por Sylvain, liaj lecionoj estis plenaj je aktivaĵoj, ridoj kaj diskutoj.
Nia filo vizitis diversajn kursojn, kelkfoje helpinstruis en la posttagmezaj horoj, multe komunikis kaj iom provis spertiĝi pri la usona vivo.

 

Ni tre ĝojas ke Marteno emis veni kun ni al NASK, tie aktive partoprenis, eĉ helpis, kaj post tiu sperto dum ni laboris en Koreio, li elektis vojaĝi al SES, someran kursaron en Slovakio. Nian ĝojon komprenas certe tiuj gepatroj, kies gefiloj forturnas sin de Esperantujo pro ilia troa agado. 

Bedaŭrinde kiel kutime, denove restis neniu tempo por turismado, post la kursaro ni rapide revenis al Nederlando, por post kelkhora prepariĝo flugi al Koreio, al nia sekva etapo. 

Jen ligo al la koncerna fotoalbumo kaj al la filmo pri la NASKO-skeĉo

La studontoj en Poznan bezonas nian helpon! Al la listo Somera programo de la redaktoro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.