Novaĵoj

Poznan: 4-a Interlingvistika Simpozio

Kategorio: Movado; Dato: 2017-04-03 09:18:06

La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Novfilologia Fakultato, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando) organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion inter 21-22.09.2017 en Poznano. La ĉefa temo estas:

Rolo de internaciaj lingvoj
ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo

Priskribo: La jaro 2017 estas la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof – la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto kaj granda subtenanto de interkultura dialogo. Rekonante liajn atingojn Unesco elektis Zamenhof inter la speciale festatajn personecojn en 2017.
La konferenco memorfestos la vivon kaj atingojn de Zamenhof, kies paca sinteno celis promocii interkulturan komprenon per forigo de lingvaj baroj. La temaro rilatas al la ideo de dialogo kaj kunlaboro alfrontante lingvajn kaj kulturajn defiojn ekde la 19a jarcento ĝis hodiaŭ.


Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj:
• Zamenhof: vivo kaj verkaro (speciala sesio)
• internacieco kaj internaciaj lingvoj ekde la 19a jarcento
• lingvopolitiko en plurlingvaj landoj
• lingvaj defioj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo
• diversaj aspektoj de Esperanto:
    o Lingvistiko: la rolo kaj strukturo de la internacia lingvo
    o Literaturo kiel portanto de internaciaj valoroj kaj temoj
    o Instruado: modernaj metodoj
    o Esperanto-movado por lingvaj rajtoj kaj egaleco

Ĉiu prelego havos 30 minutojn inklude 10 minutojn por diskuto. PowerPoint-prezentaĵoj estas konsilataj (Power Point MS Office 98-2003).
Lingvoj: Esperanto, angla, pola

Vidu informojn pri la aliĝo.

Jam anoncis sian kontribuon:
Věra Barandovská-Frank, prof
Cyril Brosch, dr
Nicolau Dols Salas, prof.
Sabine Fiedler, prof.
Ilona Koutny, prof.
Katalin Kováts, dr

______________
Limdato por prelegproponoj: 31.05.2017
Konfirmo de akcepto por prelegoj kaj afiŝoj: 05.07.2017
______________
Ne estas konferenca aliĝkotizo.
Bankedo ĵaŭde: 60 PLN

La aranĝo donos lokon ankaŭ al la festado de la 20-jariĝo de la Interlingvistikaj Studoj. La simpozio okazos inter la interlingvistika sesio kaj la kultura festivalo Arkones (arkones.org). Por ambaŭ aranĝoj aliĝontoj estas atendataj.

Aliĝu al la KER-ekzamenoj, ekde nun ankaŭ en Seulo Al la listo Mallonga raporto post la tria Ekparolu-monato.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.