Novaĵoj

Studsemajnfino en Nederlando

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-03-08 13:19:46

La pasintan semajnfinon inter la 3a kaj 5a de marto nia redaktoro partoprenis la studsemajnfinon de nederlandaj esperantistoj.

La aranĝon oni organizas dufoje jare, ĉiam en alia loko en Nederlando, tiel la okazo estas bona ne nur por la praktikado de la lingvo, sed ankaŭ por ekkoni la landon. La studsemajnfinon kelkfoje partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, kio faras la programon eĉ pli varia kaj malpli krokodila.

La kunveno komenciĝas kutime vendrede vespere kun komuna vespermanĝo kaj interkona vespero, babiladoj, kelkfoje prelegetoj. Sabaton dum la tuta tago, ĝis la 20a horo vespere estas kursoj en diversaj niveloj, kun paŭzaj kaj manĝaj interrompoj kaj noktaj ludoj, programoj. Dimanĉon denove oni kursumas ĝis la 15a aŭ 16a horo, depende de la vetero, kiu kelkfoje por la lasta horo ebligas ankaŭ komunan promenadon.

La loko de la aranĝoj estas ĉiam naturamika konstruaĵo, kun minimuma lukso de loĝĉambroj, sed kun bone ekipitaj komunaj ejoj por manĝi, sociumi kaj kursumi. La partoprenkotizoj estas malaltaj, simple por kovri la loĝ- kaj manĝelspezojn. La organiza teamo kaj la instruistoj laboras volontule.

En marto 2017 en Stevensbeek partprenis la studsemajnfinon ĉ. 50 personoj, inter ili pli ol deko da tutnovaj esperanto-lernantoj. La disponeblaj dormlokoj eĉ ne sufiĉis, pluraj partoprenantoj devis trovi tranoktejon en la vilaĝo mem. Okazis kursoj je 5 grupoj. La tutkomencantojn enkondukis al Esperanto Françoise Pellegrin el Belgio, en la mezaj niveloj laboris Roel Haveman kaj Arjen-Sjoerd de Vries. Je unu pli alta nivelo oni studis kun Bert de Wit, kaj la grupon de la plej alta nivelo laborigis Katalin Kovats.

Katalin trovis tempon ankaŭ por prelegeti pri movada temo kaj prezentis la kofron de Andreo Cseh, kaj trovis okazon ankaŭ vaste informi pri la KER-ekzamenoj kaj la projekto Ekparolu!, al kiu jam sekvonttage aliĝis pluraj personoj kiel genevoj. Troviĝis ankaŭ nova onklo, kiu jam trapasis ĉiujn testojn kaj atendas sian unuan nevon. 

Fotoj pri la ĵusa studsemajnfino en la Facebook-paĝo de edukado.net.

Unu leciono pri Esperanto por ĉiu lernejano Al la listo Precize 200 personoj en la Panteono

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.