Novaĵoj

RISKO: revenis la unuaj ripozintoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2017-02-01 00:20:04

En la januara RISKO-ludo gajnis nia fidela ludanto  fiskot - Paweł Fischer-Kotowski el Pollando. Sincerajn gratulojn al li. Pawel elektis la librodonacon de la eldonejo KawaPech.

En januaro bedaŭrinde ne ludis multaj personoj, nur 94, sed ni tre ĝojis, ĉar aperis 14 novaj riskemuloj. De du jaroj ni ne havis tiom da novuloj ene de unu monato. 

Alia interesaĵo estas, ke antaŭ unu jaro ni enkondukis la regulon, ke tiuj riskemuloj, kiuj jam ludis 1000 tagojn, devas ripozi unu plenan jaron. 

La unuaj ripozintoj nun revenis al la ludo. Ni kun ĝojo bonvenigas ilin kaj deziras al ili sukcesplenan ludon. 

En tiu ĉiu monato tri pliaj personoj retiriĝis devige de la ludo:

esperanna Anna Besenyei el Hungario kun 1002, 

 neghero     - Anne Jausions el Francio kun 1019 kaj 

jefke - Joseph van der Vleugel el Belgio kun 1019 ludtagoj. 

Ili povos reludi la 1an de februaro 2018. Ni gratulas kaj dankas ilin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Entute ripozas nun 24 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo. 

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens

Simpozio en Poznan kun la temo: Lernanto en la lingvolerna procezo Al la listo Poznan funebras: Forpasis Zbigniew Galor

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.