Novaĵoj

Brazilo en la unua loko - raporto pri la KER-ekzameno

Kategorio: Movado; Dato: 2010-10-16 14:38:28

La 11an de oktobro posttagmeze: enkadre de malgranda esperantaranĝo, en la fora lando Brazilo, okazis granda programero al kiu aliĝis triono de la partoprenantoj. Temis nek pri distra ero nek pri prelego. La kandidatoj de la speciala programero pasigis du, tri kaj kvar horojn, en aparta ĉambro, ŝvitante super la KER-ekzamenoj de UEA.

Laŭ la ekzameninto Ivan Edit Colling, el la sudbrazila urbo Kuritibo kaj mem KER-diplomigita kaj 32 kongresanoj ĉeestis la skriban parton de tiuj novtipaj internaciaj ekzamenoj: 11 (nivelo B1), 10 (nivelo B2) kaj 11 (nivelo C1). Ivan kaj lia edzino Rita, ankaŭ KER-diplomita, veturis pli ol 500 km por skribigi la testojn. Ankaŭ pluraj ekzamenitoj venis el aliaj landopartoj. Tiuj distancoj tamen estas tre malgrandaj kompare kun tiu necesa por ekzameniĝi alilande.

La debuto nialande de tiuj ekzamenoj, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro, eblis nur danke al la plivastiga kaj viziula agado de Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net kaj samtempe ankaŭ gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA.

Ŝia agado, kvankam virtuala kaj interreta, instigis al realaj kaj praktikaj rezultoj surloke. Edukado.net zorgis interalie pri trovo de monrimedoj por kompletigi la ekzamenan kason en Brazilo kaj la Brazila ILEI-Sekcio stipendiis 6 kandidatojn por la ekzameno.

Por venigi la ekzamensesion en Brazilon nepris la kunlaboro de Brazila ILEI-Sekcio, kiu oficiale peris la peton ĉe d-rino Katalin Kováts, kiu de malproksime akompanis la tutan proceduron: "Sciu ke tiu estos la unua sesio, kiu okazos sen nia surloka ĉeesto, distance. La [budapeŝta] instituto scivolas pri la sukceso kaj, se ĉio iros glate, ili certe ne kontraŭos aliajn sesiojn tiajn, kio povos helpi al multaj universitatoj kie necesus sesio sen nia ĉeesto" komentis ŝi, per interreto, antaŭ kelkaj semajnoj.

La ekzamena eksperimentejo estis la 5a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo, okazinta en la urbo Piracikabo, sub la ŝildo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP). Laŭ la prezidanto de la LKK, Guilherme Jardim: "Ĝi estas la plej grava evento en Brazilo dum la lastaj jaroj". Kaj li pravas: malkiel niaj tradiciaj atestiloj, apenaŭ rekonitaj ekster la esperanta movado, tiu nova diplomo de UEA portas la oficialan markon de la Ŝtata Lingvoekzamena Centro (ITK), en Budapeŝto/Hungario, kiu siavice estas membro de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE).

Legu plu la kompletan raporton en la pdf-dokumento!

La raporton sendis: Jose R. Tenorio

Voĉdonado pri la landnomoj Al la listo Atako en Libera Folio kontraŭ edukado.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.