Novaĵoj

Rekordnombraj studentoj en Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-17 23:14:04

 

La 17an de septembro 2016 komenciĝis nova studsemestro en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan, Pollando. 

Ĉeestis la malfermon de la 5a semestro de la 3-jaraj interlingvistikaj studoj 15 studentoj el la 17, kaj komencis sian unujaran instruistan trejnadon 20 personoj. La lernemuloj alvenis al Pollando  el 15 landoj de tri kontinentoj. La studentoj havos paralele kaj ankaŭ kune lekciojn kaj seminariojn, pri kiuj ni raportos dum la semajno. Pri la malfermo kaj la unua tago Katalin Kovats pretigis tuj mallongan raportfilmon por doni al la membroj de edukado.net impreson pri la laboro en Poznan kaj danki ĉiujn kiuj per mondonaco subtenis plurajn el la studentoj. 

La studentoj dankas al ESF, ILEI kaj al la membroj de edukado.net ke ili ebligis la ŝancon studi kaj perfektiĝi.   

Bonvolu vidi la raportfilmojn:

pri la tago nr. 1  ,  tago nr. 2,  tago nr 3,  tago nr.4tago nr. 5  kaj tago nr 6.

Ĝis la sekva raporto, espereble dimanĉon vespere..... 

Katalin Kovats, redaktoro kaj gvidanto de la trejnado de la instruista grupo.

Raporto el Poznan (septembro 2016) Al la listo 26a de septembro - La Eŭropa tago de Lingvoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.