Novaĵoj

Ni serĉas helpon por la studentoj de Poznan

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-09-07 11:02:17

Post 10 tagoj meze de septembro komenciĝos en Poznan (PL) la 5a sesio de Interlingvistikaj Studoj. 

Dekkvino da studentoj pasigas la nunajn semajnojn preparante sin al seriozaj ekzamenoj, verkas eseojn por sukcesi en la kontroloj dum la unuaj tagoj kaj poste ili povos dum tuta semajno ĝui altnivelajn prelegojn de la fakuloj.

La partoprenantoj meritas atenton, laŭdojn kaj ankaŭ financajn subtenojn. La brazilaj partoprenantoj nur por la vojaĝkostoj bezonas elspezi sian monatan salajron aŭ eĉ pli, kiam temas pri la junuloj.

La studentoj sekvas la studojn ne nur por persona kleriĝo, sed pere de la universitata diplomo ĉiu el ili havas planojn kaj eblojn lanĉi oficiale agnoskatajn kursojn en sia lando, la brazilanoj proksimas al la konkreta projekto lanĉi trejnadon de instruistoj. Do, iliaj studoj estas por la movado, por la altigo de la lingvopolitika prestiĝo de Esperanto. Per ilia formado la movado havos pliajn diplomitajn esperantologojn.

Ni konscias, ke ne ĉiuj povas sekvi tiajn studojn. Sed multaj el ni povas partopreni en tiu laboro subtenante ilin. 

ESF donas stipendiojn por la studkotizoj, eĉ duobligas la ricevitajn sumojn. 

Por la vojaĝ- kaj loĝkostoj edukado.net kolektas monon kaj dividas la sumon inter la bezonantoj. Momente tiu kaso estas malplena. Bonvolu helpi. Eĉ malgrandaj donacoj estas tre valoraj. Antaŭdankon al ĉiu. 

Pliaj informoj: Monkolekta paĝo ĉe edukado.net.    Kampanjo de ESF - AMU Poznanon

Je ajna ĝiro de mono, bonvolu ankaŭ skribe kontakti nin, por ke ni tuj sciu pri la helpo. Dankon. 

 KER-ekzamenoj en 2016 Al la listo Forpasis Carola Antskog 
 
26a de septembro - La Eŭropa tago de Lingvoj Al la listo Premio Maŭro La Torre

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.