Novaĵoj

Korelativa dancado en Nitro

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-08-03 16:53:54

Jam de dek jaroj la publiko povas ĝui la ‘korelativan dancon’ de Sylvain, kiun li demonstras dum la UK-oj.

Tia komuna korelativa danco okazis ankaŭ vendredon je la 11a en la centra ejo de la kongresejo. Partoprenis ĝin plurdekoj da personoj, niaj kursanoj kaj ankaŭ aliaj kongresanoj. Kaj ĝi denove estis granda sukceso. 


Temas pri simpla kaj amuza sistemo por kvazaŭ reflekse rememori, fakte rekunmeti la korelativojn, kiuj ofte kaŭzas problemojn al la novaj lernantoj, kiuj malfacile rememoras ilin pro la similecoj inter la vortoj. Spertaj esperantistoj scias, ke ekde kiam oni kaptas la logikon de tiu genia tabelo, ĝi iĝas tre facile uzebla. Tamen, kiel klarigi kaj precipe spertigi tiun logikon al komencantoj? Do, per tiu ĉi ‘korelativa danco’!
Samkiel la korelativoj kunmetiĝas el du partoj (ki-, i-, ti-, ĉi- kaj neni- komence de la vorto, kaj –o, -u, -a, -e, -en, -el, -am, -om kaj –al fine de ĝi), du gestoj estas kunmetataj por formi specifan kombinon por ĉiu korelativo. Se la gestoj estas vere evidentaj, la sencoj de la ‘dancataj’ korelativoj fulme venas al la menso, oni ne plu bezonas iun ajn tradukon de ili.
La prezento konsistas el klarigo de la gestoj, el iliaj grupa kaj individua ekzercadoj, kaj fine eĉ el kuna gestumado de korelativa poemo… Ne mistrafu ĝin en Seulo!

Ĉe la sekcio instrumaterialoj vi povas presi la kartojn, vidi la detalan klarigon kaj trovi ligon al la klarigfilmoj, kiun ni indikas ankaŭ ĉi tie. La filmo spekteblas en nia FILMEJO:

1a parto
2a parto

Fotojn pri la dancantoj en Nitra vidu en la publika FB-albumo

Ekparolu! - Spektu la amuzajn dialogojn de la UK-trejnado Al la listo UK-raporto: Paroligaj kursoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.