Novaĵoj

KER-aranĝoj dum UK

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-31 16:52:02

Kvankam mi promesis raporti dum la Universala Kongreso en Nitro, bedaŭrinde mi ne povis plenumi mian promeson, ĉar mia programserio en tiuj tagoj komplete plenigis mian tempon, kaj nek forto nek eblo restis regule sendi raportojn. Nun, postkongrese, mi klopodas en tri-kvar artikoloj resumi la pedagogie gravajn programerojn, kaj prezenti nian dumkongresan agadon. Ni komencu pri la eventoj ĉirkaŭ la KER-ekzamenoj. 

---------

Ni anoncis kongresan ekzamensesion, al kiu eblis jam antaŭe aliĝi. Kun la fruaj kaj surlokaj kandidatoj ni antaŭvidis 22 ekzameniĝontojn kaj preparis por ili la dokumentojn. Sincere dirite ni atendis pli da kuraĝuloj, sed eble pro la fakto, ke ĉi-kongrese UEA ne disponigis al edukado.net senpage salonon por la METIEJO de la paĝaro, Katalin Kovats ne havis rektan eblon informi pli grandan publikon pri la ekzameniĝebloj. Bedaŭrinde la nombro de 22 falis je 18, ĉar dume pro diversaj kialoj (malsaniĝo, laciĝo, senkuraĝiĝo, pli alloga alia programo), 4 kandidatoj retiriĝis en la lastaj momentoj, kaj ekzameniĝis 18 personoj el 13 landoj. La plej populara nivelo estis C1 kun 10 kandidatoj. 

La ĉefa ekzamentago estis la lasta vendredo, la 29a de julio. Niaj kolegoj ekzamenis de la 9a horo matene, ĝis la 18a horo. Ĉi-kongrese ni havis historie luksan situacion, ja ne nur pri KER-oficejo ni disponis dum la tuta semajno, sed ankaŭ la alia ekzamensalono staris je nia dispono dum la tuta tempo. Neniam antaŭe ni havis propran lokon. En la oficejo ni povis akcepti, konsili kaj aligi la kandidatojn. 

Vendredon paralele iris en la salonoj la komunaj partoj (aŭdkomprena kaj skriba) kaj la parolaj individuaj partoj.  La ekzamenojn organizis  kaj gvidis Katalin Kováts, kun la nemalhavebla helpo de Mónika Molnár. Krom ili kontribuis ankoraŭ el la rajtigitaj ekzamenantoj: François Lo Jacomo, Duncan Charters, Zsófia Kóródy, Renato Corsetti kaj Ivan Colling. Deĵoris aŭ la komunajn partojn gvidis Viktoro Solé, Jérôme Caré, Sylvain Lelarge kaj Margaretha Symoens. Koran dankon pro ilia helpo. 

Krom la ekzamenoj okazis ankaŭ alia KER-programo dum la semajno. Por flegi la partnerrilaton inter UEA kaj la hungara ekzamencentro ORIGO (antaŭe ITK) kaj ankaŭ por vidigi al la interesiĝantoj la instituton kaj ties laboron, estis anoncita tuttaga ekskurso al la Budapeŝta ekzamenloko. La UEA-ekskurson preparis kaj gvidis Katalin Kováts. La programo estis sukcesa kaj la ĉeestantoj ĝuis ĝin. 

Post trihora busa vojaĝo ni konsumis malmultekostan, sed abundan kaj bonan studenthejman tagmanĝon en la centro de Budapeŝto, jam kune kun la vicdirektoro kaj kunlaborantino de la instituto. Ĉirkaŭ tagmezo komenciĝis la faka programo. Nian 32-personan delegacion akceptis la direktorino de la centro, la respondeculo de la unulingvaj ekzamenoj pri Esperanto kaj tri aliaj kunlaborantoj de la instituto. Post la reciprokaj salutoj la direktorino prezentis la funkciadon de la centro. Ŝian paroladon interpretis nia surloka kolegino, Márta Kovács. El la prezento ni eksciis, ke el la 30 lingvoj, en kiuj okazas ekzamenoj en la centro, Esperanto estas ankoraŭ la 3a plej populara ekzamenlingvo en Hungario. Post la angla, germana ĉ. 5 mil kandidatoj trapasas Esperanto-ekzamenojn.  Ni, la gastoj havis eblon starigi demandojn al la gvidantoj de la centro. La direktorino persone enmanigis KER-atestilojn, unuan fojon en la 8 jaroj de niaj KER-ekzamenoj, al du kandidatoj ekzameniĝintaj en aprilo kaj junio 2016, kaj al la organizantoj aŭ reprezentantoj de la ĉi-jaraj ekzamenoj de Greziljono, Kuritibo, Sabadell kaj Parizo. Katalin transprenis la restajn 90 diplomojn, kiujn ŝi disdonis dum la kongreso. 

Post la kafpaŭzo ni trairis la konstruaĵon, vidis kursosalonojn, ekzamenĉambrojn, eĉ la kaŝan navigĉambron, de kie oni elektronike startigas la aŭdigon de la laboratoriaj testoj kaj komencigas la aliajn ekzamenpartojn. Nin ĉiĉeronis la ĉefprizorganto de la konstruaĵo, pri kiu ni eksciis, ke li prizorgas la belegajn plantojn de la instituto, kiuj trateksis la koridorojn, donante tre trankviligan kaj agrablan etoson al la streĉoplenaj ekzameniĝontoj. 

La viziton sekvis provekzamenoj. Unue aŭdkomprena specimeno de C1-nivelo, kiun la gastoj povis sekvi  uzante aŭskultilojn. Márta Kovács tuj poste konigis ankaŭ la bonajn solvojn, kaj prelegis pri la laboro kaj principoj de la korektantoj. Ĉeestaj kandidatoj, kiuj ekzameniĝis en la lastaj tri jaroj, havis la eblon vidi siajn korektitajn ekzamenmaterialojn. 

Poste Katalin Kováts kaj Mónika Molnár modelis antaŭkomisionan parolan ekzamenon, kiun traŝvitis antaŭ la publiko du kuraĝaj gastoj. La prezento estis akompanata de klarigoj, atentigoj, sed pro la humuraj aliroj de la kandidatoj kaj gvidantoj, fakte ĝi fariĝis iu skeĉo pri la ekzamenoj. Neniu vere bedaŭris tion. 

La vizito kun pliaj bongustaj hungaraj bakaĵoj kaj kafo, pluse donacpakaĵo de la instituto finiĝis iom post la 16a horo. Teorie ni preskaŭ tiam devintus reiri rekte al Nitro, sed kaj la vetero kaj la vidindaĵo iom devojigis nin. La amikema ŝoforo iom zigzage atingis la aŭtoŝoseon, kaj tiel Katalin, kiu trababilis la tutan vojaĝon, lasante neniun dormi aŭ ripozi, fiere prezentis mallonge ĉirkaŭ dudekon da belaj vidindaĵoj de la hungara ĉefurba centro. 

Ni finis la ekskurson sur la Gellért-monto, kaj de tie ni rigardis la tutan urbon el birdo-perspektivo. Krom unu persono, kiu urĝe devintus reveni al Nitro, eĉ tiuj kvin aliaj, kiuj planis atingi la junularan piknikon, ne bedaŭris la plilongigitan ekskurson kaj revenis kontentaj al Nitro. 

La vizito havis gravan mision. La estroj kaj kunlaborantoj de la instituto vere spertis la vastan kaj grandan intereson de la vizitantoj, venintaj el 22 landoj, kaj la esperantistoj vidis, kiom serioze kaj zorge oni organizas la ekzamenojn en la budapeŝta ORIGO-centro. 

Raportis: Katalin Kováts

Fotojn pri la aranĝoj vi povas vidi en nia publika Facebook-albumo, kaj en nia edukado.net-albumo

Familia venko en la RISKO-ludo Al la listo Aperis la nova versio de lernu.net

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.