Novaĵoj

Aperis la nova versio de lernu.net

Kategorio: Movado; Dato: 2016-07-20 15:42:05

Hieraŭ estis lanĉita la nova versio de lernu.net. Por prezenti ĝin al vi ni uzas la salutmesaĝon de Jevgenij Gaus, ĉefrespondeculo kaj programisto, kiun ni dankas kaj deziras al la nova retejo glatan funkciadon kaj multe da sukceso. 

2016. július 19. 12:50:51

Karaj uzantoj! Ni ĝojas finfine prezenti al vi tute novan lernu.net.

La paĝaro estas kreita de la nulo kaj teknike kaj enhave. Jen kelkaj novaj funkcioj:

  • tute nova teknika platformo
  • bona superrigardo pri Esperanto kaj Esperanto-movado
  • centoj da novaj bildoj kaj sonoj
  • nova kurso kun interesa scienc-fikcia rakonto kaj multaj diversaj ekzercoj
  • detala gramatiko kun amaso da ekzemploj
  • 'virtuala klavaro' kiu ebligas ĉie en la paĝaro tajpi iks-metode
  • riĉa plurmedia biblioteko, pere de kiu eblas lerni Esperanton, uzante tekstojn, videojn kaj sonojn el la reala Esperantujo
  • pli bona kaj uzant-amika tradukejo
  • adaptiĝema aspekto, kiu ebligas agrablan uzadon de la paĝaro ankaŭ en poŝtelefonoj kaj tabul-komputiloj

Tio estis granda tasko, pri kiu kunlaboris multaj homoj. Multaj paĝoj da teksto, centoj da ekzercoj, ilustraĵoj kaj sonoj, amaso da tradukado ktp.

Ni volas danki al ĉiuj, kiuj helpis nin realigi tion. Dankon al:

  • Anna Löwenstein kaj Birke Dockhorn pro la tre interesa kurso
  • Bertilo Wennergren pro la detala gramatiko
  • Akademio de Esperanto pro kontrolo de la kurso
  • ĉiuj kunlaborantoj de E@I pro voĉlegitaj tekstoj
  • niaj tradukantoj kaj vortaristoj, kiuj diligente tradukis multege da nova enhavo
  • niaj uzantoj, kiuj pacience atendis la novan version de lernu!
  • ESF kaj multaj donacintoj, kiuj finance subtenis la laboron

Ni lanĉis ankoraŭ ne ĉiujn planitajn funkciojn. Se vi ne trovas iun funkcion, kiu subite malaperis post la lanĉo de la nova lernu!, povas esti, ke ĝi reaperos post iom da tempo. Ni esperas je via komprenemo kaj pacienco.

Bedaŭrinde ni ne povas garantii, ke la nova versio de la paĝaro tuj funkcios tute senprobleme. Ni havas tro da lingvoversioj kaj multe da enhavo, ĉion ĉi malfacilas testi per niaj limigitaj fortoj. Sed iom post iom la eventualaj cimoj kaj eraroj estos riparitaj. Ni petas niajn tradukantojn trairi la novan paĝaron kaj ripari ĉiujn eventualajn mistajpojn aŭ tekst-erarojn. Nun en la paĝaro pli facilas vidi, en kiu kunteksto aperas la tradukoj. Se la nova lernu! mankas en via lingvo, vi estas bonvena aliĝi al nia teamo de lernu!-tradukantoj. Ni konscias, ke la lingvoversioj, kiuj skribiĝas de la dekstro al la maldekstro, kredeble aspektas ankoraŭ ne tute bone, sed kunlabore kun la tradukantoj al tiuj lingvoj, ni esperas plibonigi tion.

Vi povas skribi viajn komentojn, rimarkojn kaj proponojn rekte en tiu ĉi fadeno. Sed se vi trovos iun gravan cimon aŭ iun teknikan problemon, ni petas pri tio informi la teamon private.

Vi ankaŭ estas bonvena starigi novajn fadenojn en la forumoj en viaj lingvoj kaj informi uzantojn pri la ŝanĝoj. Ekz. estus bone informi ilin, ke la plejparto de la ĝisnunaj lernu!-kursoj troviĝas en la biblioteko. Do se iu volas trairi iun malnovan kurson aŭ volas finfari ĝin, tion eblas fari tie.

Ni tre esperas, ke vi rapide alkutimiĝos al la nova paĝaro.
Grandan dankon! 
Jevgenij Gaus en la nomo de la lernu!-teamo   
http://lernu.net/

KER-aranĝoj dum UK Al la listo Agado de edukado.net dum UK en Nitro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.