Novaĵoj

Pola Radio pri la lanĉo

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-12 11:39:09

En la elsendo de la 11an de oktobro Pola Radio diskonigis longan intervjuon kun Katalin Kováts pri la rekonstruo kaj kostoj de la nova retejo, pri la spertoj de la unua semajno, plie pri la plej gravaj novaĵoj kaj sekcioj de edukado.net.

El la respondoj de Katalin, donitaj al la scivolaj demandoj de Barbara Pietrzak, vi povas ekscii plurajn aferojn pri tiu historie grava momento en al vivo de la nova retejo.

La sonmaterialon (kun la permeso de la Esperanto-redakcio de Pola Radio) ni lokis en la Dosierujon, kie troveblas ankaŭ aliaj, pli fruaj intervjuoj.

Atako en Libera Folio kontraŭ edukado.net Al la listo Du novaj komprenekzercoj kunlabore kun Radio Verda!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.