Novaĵoj

Denove Brilanto venkis en RISKO

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-07-01 09:48:19

Bonvolu ne timi, se la enhavo ŝajnas esti kopio de antaŭa novaĵteksto. Fakte ĝi estas tre simila al la raportoj de la pasintaj du monatoj, ja la situacio estas la sama. 

En la junia  RISKO-ludo gajnis denove, sinsekve la trian fojon,  brilanto - Robert Bogenschneider el Finnlando. Gratulojn al li.

Lia premio devus iri al goulo Russ Williams el Pollando, kiu cedas ĝin al riskema - Александр Иванов el Rusio. Ni atendas la informon pri lia elekto. 

En junio ludis 110 personoj, inter ili 6 novaj ludantoj. Bonvenon al ili. 

Pro la mil-ludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos tri ludantoj:

galo50 Adrian Alejandro el Argentino kun 1013 ludtagoj

cvi - Cvi Solt el Israelo kun 1017 ludtagoj kaj

Andreas17 - Andreas Emmerich el Germanio kun 1011 ludtagoj.  

Ili povos reludi la 1an de julio 2017. Ni gratulas kaj dankas ilin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Entute ripozas nun 15 personoj, kiujn vi povas vidi en tiu ĉi paĝo

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Agado de edukado.net dum UK en Nitro Al la listo Entute 137 ekzameniĝintoj dum la 5a Tutmonda Ekzameno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.