Novaĵoj

Du novaj komprenekzercoj kunlabore kun Radio Verda!

Kategorio: Edukado; Dato: 2010-10-11 16:58:16

Pluraj membroj skribis al ni kaj demandis kiam ni daŭrigas la publikigon de eroj de Monda Mozaiko. Bedaŭrinde tion ni ne povis nun entrepreni, ĉar mankis tempo, energio kaj teknikaĵoj por bona, interesa rezulto. Tamen ni trovis eble kontentigan solvon.

En la lastaj monatoj nia redaktoro kunlaboras kun la teamo de Radio Verda per pretigado de komprenekzercoj surbaze de iliaj radielsendoj. Ni elektas unu-du novaĵojn de la programo kaj laŭeble pretigas por ĝi kontrolekzercojn. La maniero trejni la orelojn helpe de freŝaj novaĵoj certe bone efikos kaj portos al sukcesoj je eventuala ekzameniĝo en la KER-sistemo.

Jen la plej freŝaj ekzercoj de la hodiaŭa programo:

Bonan aŭskultadon kaj ne forgesu lasi vian opinion sub la tekstoj pri ili mem kaj pri tiu nova kunlaborformo kun Radio Verda. Dankon.

Katalin Kováts, redaktoro

Pola Radio pri la lanĉo Al la listo En la unua semajno

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.