Novaĵoj

Pri RISKO en aprilo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-05-01 21:58:09

En la aprila  RISKO-ludo gajnis  brilanto - Robert Bogenschneider el Finnlando. Gratulojn al li.

Lian premion ni pludonas al goulo -  Russ Williams el Pollando kaj atendas la informon pri lia elekto. 

En aprilo ludis nur 94 personoj, sed estas ĝojige ke ni ekhavis 5 novajn ludantojn.

Pro la milludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos unu ludanto:

arankal - Aranka Laszlo el Serbio

Ni gratulas kaj dankas ŝin pro la ĝisnuna aktiva partopreno.

Ni memorigas vin, ke ekde la fino de marto vi povas vidi kun ĉiuj rezultoj kaj datumoj en aparta listo tiujn personojn, kiuj devige ripozas en la ludo. Tiu paĝo akireblas el la rezultopaĝo, pere de supre trovebla ligo al Ripozantoj

Se vi kelkfoje forgesas ludi, ni konsilas al vi prizorgi la ricevon de la ĉiutaga avertomesaĝo, kiu memorigas vin pri la ludo. Ĝin vi povas aboni ĉe la Agordoj-paĝo

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Nova Esperanto-kurso por Android-telefonoj Al la listo Startis nia projekto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.