Novaĵoj

RISKO-novaĵoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-04-01 10:32:57

En la marta RISKO-ludo gajnis balenido, Anastasija Otsterĉil el Moldavujo. Gratulojn al ŝi. Sian premion ŝi pludonas al alia ludanto, sed ni ankoraŭ ne sukcesis kontroli ĉu hipopotamo akceptas tion aŭ ni devas pluiri en la vico de nepremiitoj. 

En marto ludis nur 118 personoj, sed estas ĝojige ke ni ekhavis 5 novajn ludantojn.

Pro la milludtaga limo ekde la unua de aprilo ripozos tri ludantoj:

dobri -  Karel Votoček el Ĉeĥio

vente - Vladimir Opletajev el Rusio

noelzivo - Tatjana Auderskaja el Ukrainio

Ni gratulas kaj dankas ilin pro la ĝisnuna aktiva partopreno kaj esperas revidi ilin en la ludo ekde la 1an de aprilo 2017. 

Ni informas vin, ke danke al novaj programistaj intervenoj ekde nun vi povas vidi kun ĉiuj rezultoj kaj datumoj en aparta listo tiujn personojn, kiuj devige ripozas en la ludo. Tiu paĝo akireblas el la rezultopaĝo, pere de supre trovebla ligo al Ripozantoj. Krome ni sukcesis aranĝi, ke la ripozontoj havu aŭtomatan mesaĝon pri la proksimiĝanta paŭzo kaj eblo reveni. Novaĵo estas ankoraŭ tio, ke la paŭzantoj nun povas vidi ĉiujn paĝojn de la ludo, ili simple ludi ne povas. 

Pluan bonan ludadon kaj bonŝancon deziras al ĉiu riskumanto, 

Katalin kaj Mogens
Ludu tuj ĉi tie: http://www.edukado.net/ludoj/risko

Pasis la unua turno de la Tutmonda Ekzamensesio Al la listo Nova retejo de la itala KIREK-kurso

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.