Novaĵoj

Forpasis Michel Duc Goninaz

Kategorio: Movado; Dato: 2016-03-26 21:35:26

 

Nun venis la malfeliĉiga mesaĝo pri la hodiaŭa forpaso de nia kolego, Profesoro  Michel Duc Goninaz. 

Nia movado, la tuta Esperantujo havas grandan perdon. 

Por nia Panteono li tiel, tre modeste prezentis sin: 

"Michel Duc Goninaz naskita en Parizo en 1933, eklernis Esperanton kiel gimnaziano kaj partoprenis la IJK-on en Versajlo (1949), la UK-on en Parizo (1950) kaj la Ŝvarcan Kabareton "La Tri Koboldoj (1949-56). Studis en École Normale Supérieure de Saint-Cloud kaj en Sorbono (1954-59), en la Ŝtata Moskva Universitato (1956-57) kaj akiris licencion pri franca filologio kaj beletriko, kaj agregacion pri la rusa lingvo. Instruis dum kelkaj jaroj en Parizregionaj duagradaj lernejoj kaj ricevis instruoficon de asistanto, poste de docento en la Provenca Universitato (en Aikso Provenca). Instruis tie la rusan lingvon (1967-96) kaj krome Esperanton (1970-96), kiu ricevis oficialan statuson en la studfakoj kaj diplomoj. Gvidis plurfoje kursojn pri Esperanto kaj pri lingvoscienco en universitatoj de Budapeŝto, Sanfrancisko, Poznano. Gvidis la revizian laboron por la novaj eldonoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto de 2002 kaj 2005. Aŭtoris lernolibrojn por la rusa lingvo kaj Esperanto, tradukojn, artikolojn kaj recenzojn (vidu la liston en la bibliografio). Membras en la Akademio de Esperanto kaj en Franca Esperanto-Instituto."

Ni kore kondolencas al la familio, al la francaj samideanoj, al la Akademio de Esperanto kaj al membroj de ĉiuj asocioj kaj laborgrupoj, kun kiuj li kunlaboris.

Viajn pensojn bonvolu lasi en la Panteono.

Nova retejo de la itala KIREK-kurso Al la listo Jam 16 urboj aliĝis al la 5a Tutmonda Ekzamentago

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.