Novaĵoj

Gajnintoj en la tombolo

Kategorio: Edukado; Dato: 2016-02-01 18:11:38

Hodiaŭ, la 1an de februaro finiĝis la monkolekta kampanjo de edukado.net, kadre de kiu ni lotumis nun tombol-donacojn al la subtenintoj. Kolektiĝis 4150,28 eŭroj kiujn ni zorge administris kaj bone elspezos en la jaro, klopodante sekvi la indikojn de la donacintoj.

Per mono kontribuis preskaŭ 30 personoj. Ĉar post ĉiu 30-eŭra monsumo ni donis tombolbileton, el ili fine ni havis entute 139. Al tiuj ni aldonis aliajn 5 nomojn, de la jaraj subtenantoj, kiuj ne ĝuste en tiuj du monatoj sendis sian kontribuon. 

La lotumado okazis la 1an de februaro, en Hago. Ni havis 14 donacojn. 

Estis filmita ĉio, kaj vi povas vidi mem la bonŝanculojn, al kiuj ni kore gratulas kaj baldaŭ alpoŝtigos la premiojn. (Klaku al la apuda foto).

Ĉi tie ni ne malkaŝas kion kaj kiom da fojoj gajnis la bonaŝanculoj, sed ni listigas iliajn nomojn: 

  • Ingebjørg Rambjør el Norvegio
  • Synnöve Mynttinen el Finnlando
  • Sylvia Hämäläinen el Finnlando
  • Paulo Sergio Viana el Brazilo
  • Bert de Wit el Nederlando kaj
  • Mogens Rude Andersen el Danio. 

Sendepende de la premioj, ni tutkore dankas ĉiujn, kiuj subtenis kaj subtenos la laboron de la paĝaro.

Se vi nun volas tion fari, jen la koncerna paĝo kaj informoj: http://edukado.net/prie/subteno

Danke, salute, Katalin Kováts, redaktoro 

Raporto el Poznan pri la 4a sesio Al la listo Mejloŝtono en la RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.