Novaĵoj

Edukado.net festos sian 14-jaran datrevenon

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-12-14 12:27:05

Nia datreveno en 2015

La 15an de decembro estos la 14a datreveno de la lanĉo de edukado.net. 

Kiel en ĉiu jaro ni festas tiun tagon per du eventoj. 

La unua estas novaĵoj en la PANTEONO, nome  la publikigo de la nomoj kaj vivresumoj de la elektitaj personoj, kiujn pro ilia laboro surkampe de la instruado kaj disvastigo de Esperanto ni premias per enpanteonigo. La liston de la premiitoj de 2015 ni publikigos je horo 0:00 noktmeze laŭ griniĉa tempo, la 15an de decembro. 

La dua evento estas lanĉado de MONKOLEKTADO kadre de kiu ni petas niajn membrojn kontribui al la funkciigo de nia retejo, per mondonacoj ebligi riparojn kaj ampleksigojn de la programa flanko de la paĝaro kaj efektivigon de la konstruigo de kelkaj moduloj.

Por la jaro 2016 ni koncentriĝos je kvar gravaj partoj de edukado.net

Bonvolu legi la detalojn en la paĝo 2015kaj kunfesti kun ni. 

Koran dankon, Katalin Kováts, redaktoro

Dek tri novaj honoritoj en la Panteono Al la listo Du venkintoj en la novembra RISKO-ludo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.