Novaĵoj

Aŭskultu la Esperantan Retradion por perfektiĝi en la lingvo

Kategorio: Movado; Dato: 2015-11-27 17:47:49

Tiu ĉi informo temas ne pri jubileo, ne pri novaĵo, simple pri multjara, modela agado cele al la plibonigo de la aŭskulta kompreno de esperantistoj. 

Ĉi-sube ni deziras atentigi la legantojn pri netakseble valora ĉiutaga materialo, pere de kiu esperantistoj povas akiri informojn, riĉigi sian vortprovizon, trejni siajn orelojn kaj alkutimiĝi al prenado de ĉiutaga lingva nutraĵo. 

Temas pri la artikoloj, aperantaj ĉiun tagon en la Esperanta Retradio (ERR), privata iniciato de la gvidanto, Anton Oberndorfer.

A. Oberndorfer fondis ERR en la jaro 1998 por reaŭdigi programojn de Pola Radio en la interreto. Post la ĉesigo de la elsendoj (ankaŭ la interretaj) de Pola Radio komence de la jaro 2011, li decidis reaktivigi la RetRadion per propraj produktaĵoj. 

Ekde marto 2011 ĉiutage seninterrompe aperadas sonartikoloj, kiuj komence estis verkitaj (tradukitaj) de li mem, kaj iom post iom aldoniĝis la aliaj kunlaborantoj. Ili devas ne nur bone paroli la lingvon (do havi belan voĉon kaj bonan prononcon), sed ili devas ankaŭ trovi taŭgajn temojn en taŭga longeco kaj kapabli registri sondosierojn. Bedaŭrinde, eble pro la teknikaĵoj, virinoj nur malofte kontribuas en la ERR.

La skipo de kontribuantoj en la ERR aktuale konsistas el jenaj personoj:

  • Paŭlo Sergio Viana el Brazilo ekde la jaro 2011
  • Andrzej Bach el Gdynia en Pollando ekde la jaro 2011
  • Gian Piero Savio el Israelo (antaŭe Italio) ekde la jaro 2011
  • Herbert A. Welker el Brazilo (antaŭe Germanio) ekde la jaro 2015
  • Claude Labetaa el Francio ekde 2015

La kontribuantoj sendas siajn sonartikolojn retpoŝte al la enretiga centro ĉe s-ro Oberndorfer. Se necesas, okazas sonteknika prilaborado de la sondosieroj (ĉefe forigado de bruo kaj de spiroj) kaj laŭbezone aldoniĝas foto.

Post pluraj retaj platformoj nuntempe la artikoloj hejmas ĉe Blogspot. Laŭ la statistikaĵoj eblas scii, ke ĉiutage estas ĉ. 250 elŝutoj de la sondosieroj kaj 800 paĝelvokoj. 

Eblas scii ankaŭ laŭlandan statistikon. Ekzemple dum oktobro 2015 okazis paĝelvokoj el jenaj landoj (montriĝas nur la unuaj 10):

  • Usono 14791 (kaj aliaj landoj pere de Usono)
  • Brazilo 1733
  • Francio 1618
  • Pollando 874
  • Hungario 665
  • Belgio 427
  • Urugvajo 349
  • Rusio 329
  • Japanio 285
  • Germanio 231

La temoj de la elsendaĵoj estas variaj. Kutime Esperanto/movado-temaj sonartikoloj ĝuas la plej grandan intereson. Sed tiaj artikoloj povas aperi nur tre malofte. Principe ĉiuj temoj estas akcepteblaj ĉe ERR. La teamo klopodas eviti negativajn polemikajn diskutojn, tial ili hezitas aperigi artikolojn pri religio kaj politiko aŭ, se tio okazas, trakti tiujn temojn el laŭeble objektiva vidpunkto. La artikoloj plej ofte estas resumoj de artikoloj en diversaj gazetoj de la lando kie la kontribuanto loĝas. Kelkfoje aperas artikoloj pri propraj spertoj, ekzemple pri vojaĝoj. La teamanoj ne estas ĵurnalistoj, la celo ne estas informi pri io, sed disponigi tekstojn en Esperanto. La enhavo de la tekstoj estas duaranga. Ĝi nur devas esti tiom interesa kaj atentokapta ke sufiĉe da homoj emu legi kaj aŭskulti ĝin.

Estas ankaŭ klare, ke por multaj (ankaŭ eternaj) komencantoj la tekstoj estos tro malfacilaj kaj tial post kelkaj provoj ili rezignas pri daŭra aŭskultado. Sed la parolantaro de Esperanto konsistas ne nur el komencantoj. Estas ankaŭ homoj, kiuj disponas pri sufiĉe da lingvaj kapabloj por povi dediĉi sin al la progresigo de siaj lingvaj konoj. La komprenon faciligas la aperigata teksto, tiel la aŭskultadon povas akompani ankaŭ paralela legado de la teksto. La tekstoj mem helpas ankaŭ en posta, pli detala prilaborado de la materialoj. La ebloj estas senlimaj. Bonas ankaŭ tio, ke la sondosieroj elŝuteblas al propra komputilo, kaj tiel reaŭskulteblas sen reta kontaktiĝo. 

La Esperanta Retradio tiel estas sukcesa modelo por la laboro por Esperanto. 

Ni konsilas al vi regule aŭskulti ĝin kaj ĉerpi el la artikoloj materialojn por viaj kursoj kaj kunvenoj. 

Edukado.net siaflanke proponis intensan kunlaboron al ERR. Ni disponigus spacon, fakte apartan rubrikon por la artikoloj, kaj donus redaktorajtojn, funkciigus abonservon, serĉfunkciojn, ktp. kaj pretus krei kun volontuloj ankaŭ komprenekzercojn. Bedaŭrinde la gvidanto, pro objektivaj kialoj, ne deziras ligiĝi al tiu formo de kunlaboro.

Kiel ajn, ni kore gratulas al la gvidanto kaj al la tuta teamo pro ilia tre utila kaj persista laboro kaj deziras al ili pluan energion kaj interesajn temojn.

Viajn spertojn kaj konsilojn pri efika uzo de la materialoj ni bonvenigas en nia tiucela FORUMA fadeno.

La prezenton kunmuntis baze de la raporto de Anton Oberndorfer, Katalin Kovats, redaktoro  

Reta adreso de la programo: http://esperantaretradio.blogspot.nl/



Du venkintoj en la novembra RISKO-ludo Al la listo Raporto pri la 47a ALTE-konferenco

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.