Novaĵoj

Denove pri la registrado de KURSOJ

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-11-23 12:06:44


 

Danke al nia aŭtuna kampanjo bele kreskas la nombro de registritaj lernejaj kaj movadaj kursoj. 

Ni havas nun preskaŭ 90 registraĵojn pri movadaj kursoj kaj 32 pri lernejaj, oficialaj kursoj. 

Eĉ se la kresko de ties registrado estas granda, la finaj nombroj de kursoj kaj landoj ankoraŭ ne estas kontentigaj. 

Se viaj kursoj ne estas ankoraŭ registritaj, bv aldoni informojn en la KURSEJO. 

Se vi scias pri kurso de iu alia, bv instigi la personon registri siajn kursojn. 

Registradon eblas aldoni pere de tiu ĉi ligo.

Vi povas vidi la mapon kun ĉiuj registraĵoj se vi klakas al la apuda grafikaĵo.

Antaŭdankon pro via kunlaboro.

Katalin Kováts, redaktoro  

Jam 200 mil kursanoj ĉe DUOLINGO Al la listo Okazis ankaŭ RISKO-ludo dum la 27a Eŭropa Rendevuo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.