Novaĵoj

Sukcese finiĝis nia dujara Grundtvig-projekto

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-10-15 16:44:05


 

 

 

 

En la pasintaj du jaroj kvar Esperanto-organizaĵoj partoprenis la Grundtvig-projekton "Kultura diverseco kaj multlingvismo de Eŭropo - kiel lerni pri ili?”. 

La kunlaborantoj estis 
• Centro de Interkultura Edukado (CEM) (Pollando – Nowy Sącz), 
• Fondaĵo Edukado.net (Hago, Nederlando)
• Filio de Germana Esperanto-Asocio por Klerigado kaj Kulturo (Germanio-Herzberg am Harz) kaj 
• Kultura Esperanto-Asocio (KEA) (Hungario-Budapeŝto).

La ĉefa celo de la projekto estis ekkonigi unu al la aliaj la multkulturecon de la partoprenantaj landoj, folklorajn kaj tradiciajn kutimojn, la historion, kulturon, lingvon kaj popolarton de specifaj minoritatoj kiel ekzemple en Nederlando la frisoj aŭ en Pollando la sileziaj popoloj. 

Krom la reciprokaj vizitoj, organizado de seminarioj kaj kulturaj eventoj, el la projekto kreiĝis utilaj kaj instruigaj novaj produktoj. Tiuj estas ekzemple:
• resuma raportfilmo kaj aliaj filmoj pri la eroj, seminarioj kaj programoj 
• kvar retaj kursoj kun entute 25 lecionoj, rilataj al la projektotemoj de la partoprenantoj: 
• Nederlando: pri la frisaj kulturo kaj lingvo (10 lecionoj)
• Pollando: kristnaskaj kutimoj kaj sudpolaj etnoj (5 lecionoj)
• Germanio: turismaj lokoj, popoltradicioj en la Harz-montaro (8 lecionoj)
• Hungario pri la vinkultivado kaj folklora vilaĝo Buzsák (2 lecionoj).

La retaj kursoj troveblas kaj sekveblas ĉe la KLERIGEJO de edukado.net. http://edukado.net/klerigejo
Ili povas servi ankaŭ kiel kursmaterialoj kaj por tiucela utiligo Katalin Kováts kompilis detalan metodikan gvidilon kun konsiloj kaj ekzemploj pri la uzo. 
La germana partnero kune kun la aliaj produktis broŝuron pri la tipaj kristnaskaj kantoj kaj tipaj manĝaĵoj de la kunagantaj landoj. 
Utila produkto estas ankaŭ la broŝuro kun konsiloj pri edukado de junuloj al ekkono kaj rilato kun diverskulturaj popoloj kaj kulturoj. 

Por la partoprenantoj estis speciala ĝojo, ke la nederlanda partnero edukado.net envolvis en la projekton la du frisajn Esperanto-muzikgrupojn Kapriol’ kaj Kajto, kies ses membroj kunagadis kaj partoprenis kun koncertoj, ĉiĉeronado en Frislando kaj ellaborado de kursmaterialoj. Rekompence la Fondaĵo Edukado.net finance helpis al la eldono de nova KD de Kapriol’, kaj tiel kontribuis al la konservado de gravaj plurjarcentaj kantoj de tiu minoritata kulturo. 

Dum la projektoperiodo la partoprenantoj sesfoje renkontiĝis, multon spertis kaj lernis, rezulte pluroble plenumis la entreprenitajn taskojn. Tiom diligente kaj multe ili agis,  ke nur por la raportado pri ĉiuj eroj ili bezonis plurajn semajnojn. Nun estas alŝutitaj ĉiuj Esperanto-lingvaj produktoj al la eŭropunia datumbazo "European Shared Treasure"http://www.europeansharedtreasure.eu/detail.php?id_project_base=2013-1-PL1-GRU06-38757 , kie interesiĝantoj povas trovi ilin kaj vidi kion ebligis al ni Esperanto kaj la kunlaboro ene de tiu lingvo. Necesas mencii, ke por la raportado ni havis lingvopolitikajn malfacilaĵojn, ĉar en la retaj raportformularoj de EU ne eblis elekti Esperanton, sed ni kaptis ĉiun okazon por protesti kontraŭ tio kaj atentigi niajn naciajn agentejojn pri la utila peril-funkcio de nia lingvo. 


La akumulitajn spertojn kaj materialojn, inklude la detalajn raportojn, esperantistoj povas trovi en du retaj kolektejoj de la projekto, kie ni konsilas orientiĝi laŭ la ligoj kaj subĉapitroj. 
Ni estos feliĉaj se vi informiĝos pri la projekto, vizitos la albumojn, spektos la filmojn kaj kleriĝos pere de niaj kursoj. 
Pliajn informojn trovu ĉe la projektopaĝo ĉe edukado.net: http://edukado.net/grundtvig
kaj ĉe la oficiala projektopaĝo: http://kulturdiverseco.esperanto-urbo.de/
Por ekhavi superrigardon pri la projekto ni konsilas unue spekti la resumfilmon: https://youtu.be/1QX1k453T50

Bonan kleriĝon al vi ĉiuj, Katalin Kováts, redaktoro kaj projektodirektoro en la nederlanda flanko

Nova raporto pri la registritaj kursoj Al la listo Nova kurso pri Frislando en la KLERIGEJO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.