Novaĵoj

Edukado.net kaj Kapriol' pri la kultura diverseco

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-08-31 15:02:18

 

 
 

  La 30an de aŭgusto 2015 la direktoro de la paĝaro wwww.edukado.net ĉeestis la festan prezentadon de la nova KD "Niewelnacht Lieten" de frisa muzikgrupo Kapriol’. La kolekto entenas kantojn kaj dancmelodiojn bazitajn sur malnovaj frisaj fontoj. El ĉi tiu preskaŭ forgesita repertuaro, la grupo kreis buntajn, liberajn prilaboraĵojn el multaj muzikstiloj el diversaj regionoj kaj epokoj, kiel folko, renesanco, mezepoko, kelta epoko, popo, ktp. Kapriol'! do uzas la forton de la tradicio, sed muzike ili volonte kapriolas.
  En la frisa ĉefurbo Leeuwarden la disko estis prezentita antaŭ 80-100-persona publiko, inter ili ĉeestis la membroj de la alia Esperanto-frisa muzikgrupo Kajto kaj Ineke Emmelkamp el Groningen. Pri la disko la frisaj komunikkanaloj plurfoje raportis en intervjuoj kaj artikoloj kun la muzikisto. (La 28an de aŭg. en la programo Noardewyn Live inter la 15a kaj 16a h kaj la 29an de aŭg. en la programo Op en Ut inter la 11a kaj 12a h.)
  Dum la muzikprogramo Katalin Kováts oficiale estis dankata fare de Kapriol’, ĉar la eldonon de la disko edukado.net mone subvenciis, danke al la Grundtvig-projekto (2013-1-PL1-GRU06-38757-2), en kiu la retejo partoprenas kune kun polaj, germanaj kaj hungaraj partneroj.
Kadre de la subvenciata projekto ni entreprenis trovi rimedojn por la diskonigo kaj kreado de instrumaterialoj pri la kultura diverseco kaj multlingvismo en Eŭropo.
La trijara projektperiodo finiĝos en septembro, kaj okaze de tio la KLERIGEJO de edukado.net malfermos novan sekcion kie senpage sekveblos la kultur-kursoj, produktoj de tiu ĉi projekto.
En la kursmaterialoj troveblas ankaŭ la nova disko de Kapriol’, pri kies premiera prezento Katalin Kováts faris filmeton, spekteblan en la FILMEJO
Pri pliaj agoj kaj rezultoj de la projekto venos informoj baldaŭ. 

RISKO-novaĵoj: Valentin Melnikov en duobla rolo Al la listo AMU Poznanon! - Denove!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.