Novaĵoj

Raporto el Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-07-29 10:52:44

Inter la 25a de julio kaj 1a de aŭgusto okazas en la franca urbo Lillo la 100a jubilea kongreso de Esperanto. Al ĝi aliĝis 2570 kongresanoj el 81 landoj. 

Nia retejo edukado.net kontribuas al la riĉa programo per multaj eroj kaj laboro. 

Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge gvidas paroligajn kursojn je du niveloj ĉiun tagon en du horoj. La kursoj estas tre sukcesaj, partoprenas ilin 70-80 personoj, ofte dekoj devas stari aŭ sidi sur la planko. Sylvain gvidas ankaŭ francajn kursojn, tage du horojn, kun same granda sukceso. Ni kreis kaj prezentas ankaŭ grandan, 8-panelan ekspozicion pri la KER-ekzamenoj kaj aranĝas kongresan KER-sesion, al kiu jam aliĝis 55 personoj. La parolaj ekzamenoj jam okazas laŭvice dum la tuta semajno, kaj dum vendredo estos aranĝitaj ĉiuj aliaj ekzamenpartoj.

Danke al esperantistoj alvenis al Lillo preskaŭ 800 pinĉiloj el dudeko da landoj. Ili atendas la uzontojn en pluraj partoj de la kongresejo por ke helpe de ili povu marki sin la personoj kiuj volas interkomunikiĝi.

Katalin Kováts en la kongreso gvidis ankaŭ Metiejon por la membroj de edukado.net kaj prelegis en la Tago de Lernado pri la nova Esperanto-kurso, realigita de EuroTalk kaj edukado.net. Granda parto de tiu kurso estas SENPAGE elŝutebla ĝis la 6a de aŭgusto. Bonvolu profiti el tiu oportuno kaj elŝuti la kurson al viaj saĝtelefonoj (iPhone) aŭ tabulkomputiloj (tablet), uzantaj la servojn de AppStore. La kurso helpas lerni Esperanton el 128 lingvoj. La ligo estas http://utalk.com/app

Fotojn pri nia agado dum la kongreso vi povas vidi en nia albumo. 

Informoj, raportoj pri la kongreso legeblas en la paĝoj  de UEA

Mi dankas al ĉiuj membroj de edukado.net kiuj iumaniere helpas en niaj agadoj kaj programoj dum UK. Sen ili ni ne sukcesintus tiom multe kontribui kaj en tiom da programoj aperi. La nomojn mi publikigas en mia sekva, detala raporto, sed pro la troa okupiteco nur post UK. 

Katalin Kováts, redaktoro

Risko en julio ankaŭ dum la kongreso Al la listo ILEI havas novan estraron

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.