Novaĵoj

ILEI havas novan estraron

Kategorio: Movado; Dato: 2015-07-21 16:30:32

Dum la konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj la 20an de julio okazis elekto de la nova estraro.
Laŭ la decido de la Komitato la nombroj de la estraranoj povis esti sep.
La prezidanton, sekretarion kaj la kasiston la komitato elektis aparte, en ĉiu okazo preskaŭ kun unuanima konsento. Ili estas:
Mireille Grosjean, Svislando, prezidanto (reelektita)
Emile Malanda Nianga, Sud-Afriko, sekretario (nova)
William Harris, Usono, kasisto (reelektita)

Por la 4 aliaj estraranaj lokoj la elekta komisiono prezentis ses kandidatojn, el kiuj la subaj kvar estis elektitaj kun tre alta procentaĵo de la voĉoj.

 

El la malnova naŭkapa estraro kvin personoj ne plu estas estraranoj de ILEI.
Ne rekandidatiĝis Zsófia Kóródy (Germanio), Magdalena Feifičová (Slovakio), Enikő Zengő Sereghy (Hungario) kaj ne plu apartenas al la estraro ankaŭ Bharat Ghimire (Nepalo) kaj Penny Vos (Aŭstralio). 

Gratulojn al la nova estraro kaj bonan, fruktodonan laboron al ili ĉiuj. 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Sur la foto: Kolektado de voĉoj dum la voĉdonado. Fotis: Katalin Kováts 

Raporto el Lillo Al la listo Komenciĝis la ILEI-konferenco en la belga Oostende

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.