Novaĵoj

Ekzameniĝas la kandidatoj de la 4a Tutmonda Ekzamentago

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-24 22:48:48

KER-sesio – 4a Tutmonda Ekzamentago - Unua turno – la 25an de aprilo 2015

Salutmesaĝo por la partoprenantoj

Estimataj kandidatoj,
En la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA kaj Lingvoekzamena Centro ITK en Hungario, ni kore salutas vin okaze de la KER-sesio en aprilo 2015.
Nun, en la unua turno de la 4a Tutmonda Ekzamentago okazas ekzamenoj en tri lokoj: en Greziljono , Francio, en La Chaux-de-Fonds, Svislando kaj en Managvo, Nikaragvo. Entute ĉ. 25 personoj submetiĝas al ekzamenoj en tiu tago. 

Nia ekzamensistemo estas en sia 7a jaro, kaj ĝis nun ni organizis pli ol 45 sesiojn, en sesdek unu urboj de trideko da landoj.

En la nunaj tri lokoj jam plurfoje okazis sesioj. Ni aparte dankas la lokajn organizantojn, kiuj ebligis tiun eventon.
En 2014 ni atingis la nombron de 1508 kandidatoj. Kune kun vi kaj la januaraj 18 brazilaj sukcesintoj ni verŝajne trapasos la nombron de 1550 sukcesintoj , kiuj venis el sepdeko da landoj, kaj kiuj havas oficialan kaj ŝtate agnoskatan atestilon pri sia kono de Esperanto.
Gratulojn al vi ĉiuj, kiuj decidis trapasi nun ekzamenon. Per tio ni kune pruvas al la mondo, ke Esperanto estas pli ol hobio. Ĝi estas lingvo kun kulturo kaj historio kaj kun parolantoj, kiuj flegas sian lingvon kaj fieras pri sia esperantisteco. 
Dankon al vi ĉiuj, ke vi helpas altigi la prestiĝon de la internacia lingvo, Esperanto. 

Mi mem en urbo Roterdamo, dum la Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, kune kun la estraro de UEA atendas la unuajn raportojn kaj fotojn pri la lokaj sesioj kaj kun atento akompanos vian laboron.
Por la ekzameno mi elkore deziras al vi multe da sukceso.

En la nomo de la ekzamenkomisiono de UEA, Katalin Kovats, organizanto de la KER-ekzamenoj

Fotojn kaj raportojn - post ilia alveno - ni lokos ĉi tien. 



Bonvenigo en La Chaux-de-Fonds. La loka televido vizitis la ekzamenon en La Chaux-de-Fonds. Vidu la programon.

Aliĝi al la sekvaj sesioj eblas ĉi tie.

Ankoraŭ eblas aliĝi al la Tutmonda Kolokvo pri Instruado Al la listo Pasie pri lingvoj en lingvo.info

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.