Novaĵoj

Pasie pri lingvoj en lingvo.info

Kategorio: Movado; Dato: 2015-04-20 20:06:11

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

La nova retejo www.lingvo.info celas provizi informojn pri lingvoj kaj subteni multlingvismon en la Interreto por tiuj, kiuj pasie pri lingvoj volas malkaŝi ilian belecon, esprimpovon kaj unikecon.

Lingvo.info estas interaga retejo disponebla en ĉ. 20 lingvoj, kaj plej grave, ĝi estas neteda enkonduko al la mondo de lingvoj enrete, kun:

  • gramatikaj, leksikaj kaj kulturaj informoj en konkreta lingvo pri ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de EU;
  • informoj kaj ligiloj, por enprofundigi la leganton en la koron de la elektita lingvo,  direktante ankaŭ al ekzistantaj retaj kursoj kaj projektoj;
  • interesaj, amuzaj kaj ludigaj informoj pri lingvoj ĝenerale. 

Estas aparte interese, ke por instruistoj estas je dispono konkretaj lecionplanoj cele al eduko al multlingveco. 

La projekta teamo, konsistanta el naŭ partneroj el sep landoj, estis kreita ĉirkaŭ kvar kernaj partneroj, kiuj regule kunlaboras por subteni multlingvismon en EU kaj starigi senpagajn kaj plurlingvajn retejojn por lerni lingvojn. La kompilantoj ĉiuj rajtas havi senpagajn lingvolernilojn en sia lingvo, ĉar lerni plurajn lingvojn estas necese por kompreni kaj estimi la kulturon kaj heredaĵon de aliaj. En EU estas kreskanta bezono instigi lernadon de lingvoj, de aliaj ol la angla, ĉar la lingvoj pli kaj pli perdas sian pozicion en plej multaj oficialaj eduksistemoj.

La projekton subtenas la Eŭropa Komisiono per la projekto Dumviva lernado (KA2 Lingvoj). 

Ekzameniĝas la kandidatoj de la 4a Tutmonda Ekzamentago Al la listo Lingva diverseco kaj Esperanto dum Festivalo en Poznan

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.