Novaĵoj

KER-ekzamenoj: Rapide aliĝu por certigi vian lokon en Lillo

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-04-07 11:31:12

Ni informas vin ke tre baldaŭ komenciĝos la unuaj ekzamenoj de la printempaj sesioj. 

En la unua turno okazos aparta sesio en Greziljono (Francio) kaj paralele en La Chaux-de-Fonds (Svislando) kaj Managvo (Nikaragvo) kadre de la  4a Tutmonda ekzamentago.

La oficiala granda aranĝo de la 4a Tutmonda Ekzamentago estos la 30a de majo. Estas 13 lokoj, kie eblos trapasi la ekzamenojn. 

En Eŭropo en Hago (NL), Limoĝo, Parizo, Tuluzo, Lannion (FR), Moskvo (RU) kaj en Subotica (RS),

en Azio en Tokio kaj Osako (JP) kaj en Seulo (KR) , 

en Ameriko en Maceio kaj Kuritibo (BR) kaj Bogoto (CO).

Dum la jubilea kongresa sesio en Lillo por la kandidatoj de tiu sesio ni pretigos apartan memordokumenton. Tamen sciu, ke ni antaŭvidas multajn kandidatojn, do povos esti malfacile ricevi tempon por parola sesio.

Tial ni petas ĉiujn interesitojn kiel eble plej rapide aliĝi al la ekzameno por plifaciligi la organizan laboron.

Aliĝoj al ajna sesio de la jaro 2015 eblas ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj 

Hodiaŭ estas la RISKO-ludo dujara. Al la listo Fino de la ABIO-kampanjo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.