Novaĵoj

Annie Grente instruas en Tunizio

Kategorio: Movado; Dato: 2015-03-20 23:08:24

Annie Grente, francino, nia membro kaj finstudinto en la instruista trejnado en Poznan, raportis pri sia nuna agado en Tunizio.

"Dum mia vojaĝo en Tunizio mi gvidas kvintagan kurson por prepari grupon de lokaj junuloj al la Monda Socia Forumo ĝis (24/03 ĝis 28/03) en Tunizo, kie ni prezentos Esperanton kaj iomete instruos kaj al la 8-a Mezorienta kaj Nordafriko kunveno, kiun UEA (Renatto Corsetti) organizas en Hamameto de la 28-a ĝis la 2a de Aprilo.
En la nuna kurso estas pli-malpli 10 personoj. La materialo, kiun ni uzas, preparis mi mem, ĉar la celo estis kaj estas, ke ili komencu komuniki en Esperanto kaj povu bonvenigi la gastojn en la kunveno. Mi instruis pri tio kiel paroli pri tempo, kiel prezenti sin, numerojn, pri manĝoj kaj manĝaĵoj kaj similaj bazaj kaj praktikaj temoj. 

Eble vi ŝatus sendi mesaĝon al miaj novaj disĉiploj? 
Estus bone, se ili vidus, ke vi apogas ilin!  

La mesaĝojn bv. lasi en Facebook ĉe la ligo al la Tuniza Esperanto grupo aŭ sendi al mia adreso (anniegrente(ĉe)hotmail.fr), por ke mi povu pludoni ilin al la grupo. Antaŭdankas vin: 

Annie Grente el Tunizio

RISKO-novaĵoj el marto 2015 Al la listo Pri la Verdaj Skoltoj kaj pri ilia PEKO

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.