Novaĵoj

RISKO-novaĵoj kaj nova kampanjo en marto 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2015-03-01 20:29:54

Fine de la ludmonato februaro de 2015 ni anoncas ke en la ludo venkis denove Valentin Melnikov, nia fidela kaj sukcesa ludanto el Moskvo. Ni kore gratulas lin okaze de lia 7a venko. Por ekkoni Valentin kaj liajn ludteknikojn kaj motivojn, ni lanĉis foruman fadenon, kie vi povas starigi al li demandojn kaj ni esperas, ke li kontentigos nian scivolemon.  

Ĉar Valentin jam ricevis donacon en la pasintaj 12 monatoj, lia premio transiras al la sekva, neniam premiita plej bona ludanto de la monato, nome al Arlette Plutniak en Francio. Je nia demando kiun donacon elektas Arlette, la respondo estis, ke ŝi ŝatus simple rete elŝuteblan kaj preseblan, koloran RISKO-atestilon pri tiu premiado.

Tiu peto donas la ideon produkti ekde nun tiaĵon kaj premie disponigi la dokumenton al la gajnintoj. Ni nun provas trovi desegniston por tiu atestilo kaj ekde la dua datreveno de la ludo ĉiam produktigi tiaĵon al la venkintoj. Se vi havas sugeston, bv sendi proponon pri la aspekto de la atestilo al nia redakcio.

Vidante ke komencas fali la nombro de la ludantoj ni invitas vin al varbokonkurso. Al tiu persono, kiu varbas la plej multajn novajn ludantojn, ni donas donacon el la premiopaĝo.

La tasko estas, ke vi de la ĉefpaĝo de la ludo sendu rekomendmesaĝon (pere de la formularo, trovebla sube de ĉiu paĝo) al iu, kiu ankoraŭ ne estas nia ludanto. Se la invitita persono poste aliĝas al la ludo kaj ludas sinsekvajn 30 tagojn, la varbinto akiras unu varbopoenton. Por helpi en la administrado de la kampanjo, mi petas, ke la sukcesaj varbintoj mem raportu al la redaktoro indikante la nomon de la nova ludanto. La unua kampanjperiodo finiĝos meze de aprilo, en la dua datreveno de la starto de la ludo. 

Esperante ke per la nova kampanjo ni sukcesas plu disvastigi la ludon kaj akiri pliajn ludantojn, ja evidentiĝis ke tiu formo de klerigado pri kulturo, movado kaj lingvo estas sukcesa kaj populara. Do, profitu el ĝi kiel eble plej multe da samideanoj. 

Antaŭdankon al vi pro la helpo en la diskonigo de nia ludo. 

Katalin Kováts kaj Mogens Rude Anderson

Modela enlerneja agado en Herzberg Al la listo NASK revenas al Nord-Karolino kaj kunigas fortojn kun Kino-Teatro-Festivalo

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.