Novaĵoj

Ni subtenu denove la studentojn de Poznan

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-19 11:53:48

Fine de januaro okazos la dua semestro de la Interlingvistikaj Studoj en Poznan. 

Kiel ni jam raportis kuniĝis 26 aliĝintoj el 14 landoj (7 el Brazilo, po 3 el Hispanio kaj Pollando, po 2 el Slovakio kaj Svedio, po 1 el Rusio, Kroatio, Irano, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Granda Britio). Post la unua semajno en septembro la plimulto el ili tre diligente laboris, sendadis hejmtaskojn, solvis testojn tra la speciala paĝo de la studoj ĉe edukado.net. Fine de januaro atendas ilin la unuaj ekzamenoj kaj plia riĉega nova studsemajno. 

Ili dediĉas multan tempon kaj grandan energion por diplomiĝi pri esperantologio kaj aktivi en sia lando por la internacia lingvo. Dum la 3-jaraj studoj ili devas vojaĝi 7 fojojn al Pollando kaj restadi tie ĉiun fojon dum unu semajno. Tio eĉ el eŭropaj landoj kostas multe da mono, sed imagu tiujn elspezojn ekzemple por la brazilanoj. 

Jen la postsemestra raporto de Fatima, unu el la hispanaj gestudentoj. 

Por subteni ilin edukado.net lanĉis en 2014 monkolektadon, kiam ni sukcesis akiri relative grandan sumon, kiu signife helpis por multaj el la studentoj malaltigi iliajn vojaĝ- kaj restadkostojn. 

Restis nur 550 eŭroj el tiu rezervo, kio tre malmultas.

Se vi povas kontribui per mono al la supre menciitaj celoj, bv. legi la helpopaĝon, elekti speciale helpi al iu aŭ doni monon al la komuna kaso, kiun ni disdonas laŭ niaj bontrovoj. Retpaĝo kun informoj de la kampanjo de edukado.net. 

Alia eblo estas ĝiri monon al la kolektokampanjo de ESF (kiu duobligas la donacojn) kaj amasigas monon por doni studstipendion al la kursanoj. La buĝeton de la ESF-subteno por studkotizoj de 2015 ni preskaŭ elĉerpos en la semestro de januaro, do, viaj kolektaĵoj kun ilia duobligo iros al la studstipendioj de la aŭtuna semestro, en septembro. Ankaŭ esence grava afero. Jen la retejo de la monkolektado de ESF.

Se vi tuj agas per ĝiro bv. vidi la eblojn ĉe  la konto de edukado.net indikante al kiu vi celas helpi. Se vi ĝiris monon, bv. nepre ankaŭ skribi pri tio mesaĝon al redaktoro(ĉe)edukado.net

Alia peto, eble precipe por poloj: por la administraj laboroj kaj redaktado de la retejo de la studoj estas bezonata tabla aŭ portebla komputilo, kiu ne bezonas esti nova, sed kapabla retumi kaj trakti ekzemple WORD-dokumentojn kaj Excel. Ĉu iu povas helpi? 

Retejo de la studoj: http://www.amu.edu.pl/~interl/   -   Fotoalbumo pri la unua semestro.

Risko-raporto pri januaro 2015 Al la listo JUNA AMIKO - 40 jaroj - ĈIUJ NUMEROJ EN LA RETO!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.