Novaĵoj

Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR

Kategorio: Movado; Dato: 2015-01-10 15:31:07


Ĵus aperis la nova numero (14/4) de Internacia Pedagogia Revuo

la faka revuo de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI). 

La nuna numero, interalie, salutas la redaktoron Jozefon Németh, kiu jam de 20 jaroj redaktas la ĉeforganon de ILEI. Edukado.net ankaŭ ĉi tie kore salutas kaj dankas lin. 

Kun la permeso de ILEI kaj la redaktoro mem ni publikigas jene la unuajn 13 paĝojn, sur kiuj legeblas la salutmesaĝoj al Jozefo kaj poste lia artikolo pri la pasintaj 40 jaroj de la historio de la hungara sekcio de ILEI. 

Se vi ŝatus fariĝi membro de ILEI kaj aboni la retan aŭ paperan version de IPR, bv legi la informojn klakante al la suba bildeto kaj skribu al la adreso ilei.oficejo(ĉe)gmail.com.

 

 

Aperis la KER-raporto pri la jaro 2014 Al la listo Fine de la dua RISKO-jaro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.