Novaĵoj

Fine de la dua RISKO-jaro

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-31 19:34:50

Kun granda ĝojo mi informas vin ke ni alvenis al la fino de la dua ludjaro de RISKO. 

En decembro, inter 160, rekorda nombro de ludantoj, en streĉa lukto kontraŭ Nicole Else  venkis Valentin Melnikov el Moskvo, Rusio. Ilia konkurado daŭris ne nur en tiu ĉi monato, sed fakte en la tuta jaro de 2014. Ambaŭ kune kun la hungara Ivan Bujdoso ludis en ĉiu tago de la jaro, kun tre bonaj rezultoj. Krom tiu rekorda rezulto Nicole estas ankaŭ tiu, kiu ekde la unua tago de la ludo mistrafis eĉ ne unu tagon, do, ludis entute dum 628 tagoj, Ivan dum 627 kaj Valentin dum 626 tagoj. Vidante tiun nekredeblan entuziasmon, mi timas, ke naskiĝis nova malsano, kiun ni povas nomi RISKO-manio.

Ĉar Valentin, la decembra gajninto ene de la pasintaj 12 monatoj ricevis jam donacon, lia premio transiras al Víctor Solé (viktoro44), la sekva, neniam premiita plej bona ludinto de la monato, kiu elektis la libron Kalevala, donacon de Robert Bogenschneider (brilanto).

La plej sukcesa ludinto de la jaro 2014 estis Nicole Else el Aŭstralio, kiu sendepende de siaj ĝisnunaj gajnoj kaj donacoj, ŝi, kiel jara venkinto, rajtos elekti denove donacon. Nicole elektis la jaran abonon al la revuo Ondo de Esperanto

En la dua kaj tria loko finis Valentin kaj Ivan. Gratulojn ankaŭ al ili. 

Retrorigarde al la unuaj du ludjaroj jen kelkaj ciferoj el la statistika paĝo de RISKO:

De la komenco aliĝis al la ludo entute 657 personoj (en 2013 estis 516 ludantoj) kaj ili devenas el 65 landoj. La plej multaj, 201 (en 2014 jam 80), ludas en Francio. Monate ludis regule ĉ. 150 membroj. 

Ni havas nun pli ol 1200 demandojn en la ludo, el kiuj la plej ofte aperinta montriĝis 198 fojojn. Estas nur 2 demandoj, al kiuj oni ĉiam respondis bone, kun 100-procenta sukceso. Ekzistas nur 4 demandoj al kiu neniu sukcesis respondi bone. Mi devas diri, ke ili havas nur 3 respondopciojn, neniun daton kaj apartenas al la kultura, movada kaj lingva temoj. Entute en 2014 en la 26 941 (20690) ludokazoj la riskemuloj respondis al 69564 (53684) demandoj. 

Ni dankas kaj gratulas ĉiujn, kiuj ĝis nun partoprenis en la ludo kaj deziras al vi sukceson en la ludjaro 2015. 

 Mogens Rude Andersen kaj Katalin Kovats kore atendas vin.  

Jen ligoj al la FORUMO, al la premio-paĝo kaj rekte al la ludo.  

Salutoj al la jubileanta redaktoro de IPR Al la listo Novjaraj bondeziroj kaj speciala danko

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.