Novaĵoj

Dek ses novaj premiitoj en la Panteono de instruistoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-12-15 00:00:50

Estas jam la kvina jaro, kiam en la naskiĝdatreveno de edukado.net – kiu estas ankaŭ la Zamenhof-tago – ni enirigas en la Panteonon de instruistoj vivajn, meritplenajn kolegojn por ankaŭ tiel danki ilin pro ilia fervora agado sur la kampo de instruado de Esperanto aŭ pro iumaniera kontribuo al la disvastigo de la lingvo. Ĉi-jare sur nia kandidata listo estas dudeko da kolegoj, sed bedaŭrinde kelkaj el ili ne sendis ĝis la limdato sian vivresumon, sekve ilin ni prezentos al vi en la sekva jaro. 

La ĉi-jaraj 16 premiitoj devenas  el 11 diversaj landoj, el 3 kontinentoj. 

En la nomo de la estraro de la Fondaĵo de Edukado.net kaj de ties membroj mi kore salutas ĉiujn novajn panteonanojn, tutkore dankas ilin por la farita laboro kaj deziras al ili bonan sanon kaj sukcesojn por ilia plua aktivado por nia lingvo. 

Klaku al la koncernaj nomoj.

Marcus Túlio de Almeida Flôres (Brazilo)   

Monique Arnaud (Francio)

Jevgenij Gaus (Litovio / Germanio)

Heidi Goes (Belgio)

 

 

Irina Goncarova (Rusio)

Sylvia Hämäläinen (Finnlando)

Márta Kovács (Hungario)

Anna Löwenstein (Britujo/Italujo)

 

Emile Malanda (DR Kongo / Sud-Afriko)

Teresa Nemere (Pollando)

Jozefo Németh (Hungario)

Gražina Opulskienė (Litovujo)

 

 

Pedro Aguilar Solá (Venezuelo / Italio)

Lászlo Szilvási (Hungario)

Gaby Tréanton (Francio)

Vladislav Zibenkes (Rusio / Israelo)

Ni invitas vin konatiĝi kun la premiitoj, pri ilia agado kaj lasi komentojn aŭ mesaĝojn pri viaj memoraĵoj, opinioj aŭ gratuloj sub la prezento de la unuopaj personoj. Dankon. 

Katalin Kovats, redaktoro

P.s. Koran dankon al Leandro T. Abrahão, kiu multe helpis en la redaktado de la prezentoj. 

Ni kore gratulas Mirejon, la esperantiston de la jaro 2014 Al la listo Bonvolu vidi kaj aĉeti parton de nia naskiĝtaga abio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.