Novaĵoj

Sukceso en Ĉinio: Esperanto estas deviga lingvo en elementa lernejo

Kategorio: Movado; Dato: 2014-12-08 10:30:29

Letero de Prof. Dr. GONG Xiaofeng (Arko), Prez. de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj - Vicprez. de ILEI 

Post la partopreno en la 4-a ISOA (ILEI-Seminario en Orienta Azio) en Japanio, en oktobro 2014, S-ro WEI Yubin (Jado), estro de Elementa lernejo de Baiyangshu-strato, diskonigis en ĉinaj gazetoj kaj ĵurnaloj pozitivajn novaĵojn pri Esperanto en sia lernejo. Direktoro Jado enkondukis Esperanto-instruadon en sia elementa lernejo kaj Esperanto fariĝis tie deviga studobjekto por la lernantoj. Laboras sub lia gvido 6 junaj instruistoj de Esperanto, kaj ĉiuj el ili trapasis jam KER-ekzamenojn. Por festi la Zamenhof-tagon, la lernejo decidis okazigi la "2-an Esperanto-semajnon de Elementa lernejo de Baiyangshu- Strato" en la 15-a de decembro. Ĝia temo estos "Egaleco, Amikeco, Plurisma Kunekzisto". Jen vi povas legi la festparoladon de la evento. 

Same kiel dum la unua sesio, en la nuna semajno la infanoj kaj iliaj parencoj ne nur lernas la internacian lingvon kaj informiĝas pri Esperanto, sed la infanoj ankaŭ prezentos artaĵojn en Esperanto. ILEI-CN forte subtenas ilian agadon.

Kuraĝigaj gratulmesaĝoj ankaŭ el la tuta mondo estas bonvenaj. 

Bonvolu sendi ilin al sinjoro Jado: 458916867(ĉe)qq.com

Bv. lasi kopion de via mesaĝo ankaŭ en nia FORUMO

La lernejo deziras ankaŭ ĝemeliĝi kun iu alilanda elementa lernejo, kie oni instruas Esperanton. Por informoj bv. skribi al la supra adreso aŭ al  sinjorino Arko: arko.gong(ĉe)qq.com‍

Nia redaktoro, Katalin Kovats gratulas kaj bondeziras al Jado kaj Arko kaj salutas la instruistojn, el kiuj pluraj estis ankaŭ ŝiaj lernantoj. 

                     WANG Nan, ZHANG Yating,LI Jinĝia.

 

 

Jen posta raporto kun fotoj kaj filmo 


 

Festparolado ĉe la Pola Ambasadejo de Kopenhago omaĝe al Montevideo Al la listo 147 personoj riskumis en novembro

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.