Novaĵoj

Pluraj programeroj dum la Malferma Tago en Roterdamo okupiĝis ankaŭ pri instruado de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-29 23:12:32

La 41a Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo okazis la 29an de novembro.


La programo estis la suba: 

10.30-11.00 Libroservaj novaĵoj (Ionel Oneţ)
11.00-11.45 Ĉu asocioj bezonas membrojn? (László Szilvási)
12.00-12.15 Verdaj skoltoj: kion proponi al adoleskuloj en Eo? (Valère Doumont)
12.15-12.30 KER-ekzamenoj / Rememoroj de Mila v.d. Horst-Kolińska (Katalin Kováts)
12.30-13.15 Historio kaj evoluo de aŭtomata tradukado (Toon Witkam)
13.30-14.00 Filmo: Bona Espero, nia tero (Roman Dobrzyński)
14.00-14.45 Kampanjo Montevideo 60 (Barbara Pietrzak)
15.00-15.45 Amas-instruado de Esperanto en Hungario (László Szilvási)
16.00-17.00 La Estraro de TEJO respondas

 

Katalin Kováts, redaktoro de edukado.net  tre mallonge raportis pri la statistikaĵoj de la unuaj 5 jaroj de la KER-ekzamenoj kaj alvokis la diplomitajn kandidatojn, ke ili marku sin kaj aprobu la publikigon de la nomoj en la kandidata listo. Katalin parolis ankaŭ pri la nun redaktata memorlibro de Mila van der Horst-Kolinska, kiu baldaŭ aperos rete en la prizorgado de edukado.net. La ĉeestantoj ricevis etan specimenon de la dokumento

Edukado.net sonregistris la prelegon de László Szilvási, gvidanto de sukcesa lingvolernejo en Budapeŝto, kiu el manaĝera vidpunkto prezentis la faktojn pri la amasa instruado de Esperanto kaj ties konsekvencojn, malfacilaĵojn kaj taskojn. Lia prelego en sonregistraĵo kune kun la projekciita materialo kaj kontroltesto jam troviĝas en la KLERIGEJO - Liberaj Studoj, sekcio Instruado-Lernado-Metodologio. Vi povas aŭdi, legi, kaj kontroli vian komprenon pri la temo.

147 personoj riskumis en novembro Al la listo Esperanto fariĝis Nemateria Kulturheredaĵo en Pollando

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.