Novaĵoj

Memore al Ivo Lapenna

Kategorio: Movado; Dato: 2014-11-06 20:24:04

Ni informas vin pri la lastatempaj aldonaĵoj de nia retejo per kiuj ni honoras la memoron kaj agadon de Profesoro Ivo Lapenna, okaze de lia naskiĝdatreveno kaj la jubilea jaro de la Unesko-rezolucio de 1954.

En la Dosierujo ni aperigis tri dokumentojn: 

  • Marija Jerkovic: Por la morala-intelekta integriĝo de la homaro (Festparolado dum la 47a ILEI-konferenco en Montevideo, 2014)
  • Mogens Rude Andersen: Enketo pri Esperanto - Neforgesebla vespero - dokumentojn pri memorvespero, okazigita de la Kopenhaga Esperanto-Kulturgrupo, la 6an de novembro 2009. 
  • Mireille Grosjean: Paŝoj al jesa rezolucio (Festparolado dum la 47a ILEI-konferenco en Montevideo, 2014 kaj 
  • en la Filmejo ni aperigis liston de la lastatempe republikigitaj filmitaj prelegoj kaj paroladoj de Ivo Lapenna. 
  • en la Filmejo  kaj DOSIERUJODoktoro Zamenhof kaj Unesko - jubilea festparolado de Mogens Rude Andersen en la Pola Ambasadejo en Kopenhago, okaze de la 50-a jara datreveno de la Rezolucio pri Esperanto. 

Informojn pri Profesoro Lapenna vi povas trovi ankaŭ en nia Panteono

Ni deziras al vi estimplenan rememoradon kaj bonan kleriĝon

Hodiaŭ komenciĝos nova sumoo Al la listo KER-ekzamentagoj en 2015

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.