Novaĵoj

KER-ekzamentagoj en 2015

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-06 01:01:20

Ni informas vin, ke en 2015 ni okazigas ne NUR unu grandan tutmondan ekzamenon, sed provas lanĉi ankaŭ tri-kvar malpli grandajn sesiojn. Ni elektis ekzamentagojn, en kiuj jam certe okazos loka ekzameno kaj al kiuj eventoj povas aliĝi aliaj ekzamenlokoj. Ni alvokas ĉiujn, kiuj ŝatus en sia urbo, regiono aŭ klubo okazigi sesion, rigardu la subajn datojn kaj decidu al kiu tago ili ŝatus havi rajton kunorganizi ekzamenojn.

La kondiĉojn por okazigi sesion kaj anonci sian intencon por tio vi trovas sur la paĝo, kreita por la ekzamenorganizantoj.

Post la ricevo de plenigita pet-formularo ni kontrolas la kondiĉojn kaj en kazo de pozitiva decido, ni lanĉas la sesion kaj eblos komenci la aligojn de la kandidatoj.

Dato Ĉefloko eblaj tipoj Limdato por peti sesion Limdato por aliĝi  en Eŭropo - Ekster Eŭropo
24a de januaro  Rio-de-Ĵanejro (BR) S-P-K 1a de decembro EU: 5a de januaro 2015 - 20a
25a de aprilo Greziljono (FR) S-P-K 1a de februaro EU: 1a de aprilo     -   Ne EU: 15a de marto 
30a de majo* Tutmonde S-P-K 1a de marto EU: 1a de majo   -   Ne EU: 15a de aprilo
31a de julio Lille (FR) - UK  S-P-K 1a de majo EU: 1a de julio    -    Ne EU: 15a de majo

*Tiu ekzamentago okazos nur se aliĝos sufiĉaj urboj kaj sufiĉaj kandidatoj.  Ni konsilas aliĝi al ĝi nur por tiuj lokoj, kiuj troviĝas en lando, kie ne okazos en 2015 alia sesio. 

Ni stimulas ekstereŭropajn landojn okazigi sesion en januaro aŭ aprilo, por ke la atestiloj pretiĝu antaŭ UK kaj povu esti transdonataj dum la 100-a kongreso en Lille. 

 Aliĝilojn por la jam aprobitaj sesioj vi trovas ĉi tie: http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj . Bonvolu ne lasi la petojn kaj aliĝojn al la lasta minuto.

Ĉiujn informojn pri la KER-ekzamenoj vi povas trovi ĉe la ekzamenpaĝo kaj en ties subpaĝoj

Precipe dum UK, pro la antaŭvidebla granda intereso, povos esti ke ni ne povos ĉiun ekzameni en la parola parto. Ju pli frue oni aliĝas, des  pli certas, ke oni ricevos ekzameneblon. 

Se vi havas demandon, bezonas helpon por decidi, bv. kontakti Katalin Kovats, organizanton.

Memore al Ivo Lapenna Al la listo Ni ĵus lanĉis interkulturan kurson por infanoj

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.