Novaĵoj

Ni ĵus lanĉis interkulturan kurson por infanoj

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-02 18:54:01

 

 

 

 

Ni kun ĝojo informas vin ke post kelkmonata diligenta preparlaboro hodiaŭ ni lanĉas en la KLERIGEJO/Liberaj Studoj novan kurson pri Interkultura Edukado.

La libreton kiu formas la kursmaterialon verkis Przemysław Grzybowski en la pola lingvo kaj ĝi havas en Pollando grandan sukceson. Post la franca kaj germana versioj la aŭtoro tradukis sian libron ankaŭ al Esperanto kaj libere disponigas ĝin al la membroj de edukado.net. Same donacis la ilustraĵojn al nia reta versio la pentristino Lucyna Fic. Dankon al ili. 

Kun la provleganta kaj enpaĝiga helpo de Leandro T. Abrahão, iama lernanto de Przemysław Grzybowski, ni kreis belegan materialon, dividitan je 17 ĉapitroj.

Al la ĉapitroj rilatas ankaŭ testoj kaj la progreson de la kursanoj eblas sekvi en la KLERIGEJA enkondukpaĝo. 

Ni invitas la gepatrojn kaj instruistojn de infanoj kaj junuloj ekkoni la lecionojn, provi uzi ilin kaj raporti pri siaj spertoj. Por ke la infanoj, kiuj volas sekvi la kurson vidu siajn rezultojn aparte, estas preferinde ke ili ekhavu mem konton ĉe la paĝaro.

Por komunikado kun la aŭtoro kaj kursgvidantoj bv. uzi la koncernan parton de la FORUMO.

Por la tekstoj ni klopodis aldoni ankaŭ sondosierojn, sed tiu provo ankoraŭ ne vere sukcesis. Vi trovas tamen kelkajn provspecimenojn. Ni daŭre serĉas junajn knabinojn por registri la diversajn ĉapitrojn en laŭeble plej diversaj elparolmanieroj. Interesiĝantoj turnu sin por la detaloj al la redaktoro. 

Kaj jen, ek al la kursejo. Bonan studadon kaj amuziĝon deziras al vi Przemek, Lucyna, Leandro kaj Katalin 

KER-ekzamentagoj en 2015 Al la listo RISKO en oktobro 2014

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.