Novaĵoj

Kiam venos la 100 000-a ensalutinto?

Kategorio: Edukado; Dato: 2014-11-01 08:25:53

Ni invitas vin diveni la tempon kiam venas en la paĝaron la 100 000-a ensalutinto. 

En decembro 2011 ni lanĉis la novan version de la paĝaro, sed fakte jam de julio funkciis la novaj mezuriloj. Vi povas trovi interesajn infomojn kaj detalojn en nia statistika paĝo. Vi povas trovi la ligon plej sube de tiu ĉi (kaj ĉiu alia) paĝaro. 

Ĝis nun, (la 1a de novembro 2014) ni havas 98 570 ensalutojn. Sekve, scieblas, ke en tiu ĉi monato ni atingos cent mil. Sed kiam? 

Sendu al la redaktora adreso (kun temlinio "La 100 000-a ensalutinto" la tagon, horon, minuton de la jubilea ensaluto.  

La plej proksima prognozinto ricevos donacon. 

Limdato: la 3a de novembro, lundo, 20a horo laŭ amsterdama tempzono. 

Bv. pardoni, sed nun mi ne sendos al vi unuopajn konfirmojn pri la ricevitaj mesaĝoj. 

RISKO en oktobro 2014 Al la listo 26a Eŭropa Renkontiĝo en norda Francio

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.